Saltu al enhavo

Aspirino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: Iksokodo
Linio 71: Linio 71:
En [[1763]], [[Edward Stone]] prezentis esplorojn pruvante science tiujn efikojn. Postaj ĥemiaj esploroj en [[1828]] de la profesoro de [[farmacio]] en la [[Munkena universitato|Universitato de Munkeno]], [[Johann Andreas Buchner|Johano Buknero]], pruvis ke la efiko ŝuldiĝis al la ''[[salikino]]'', glukozido analoga al la acidoj salikata kaj acetilsalikata.<ref name=wonder>Jeffreys, Diarmuid: ''Aspirin: The Remarkable Story of a Wonder Drug''</ref>
En [[1763]], [[Edward Stone]] prezentis esplorojn pruvante science tiujn efikojn. Postaj ĥemiaj esploroj en [[1828]] de la profesoro de [[farmacio]] en la [[Munkena universitato|Universitato de Munkeno]], [[Johann Andreas Buchner|Johano Buknero]], pruvis ke la efiko ŝuldiĝis al la ''[[salikino]]'', glukozido analoga al la acidoj salikata kaj acetilsalikata.<ref name=wonder>Jeffreys, Diarmuid: ''Aspirin: The Remarkable Story of a Wonder Drug''</ref>


Postaj esploroj de farmaciistoj [[Pierre Leroux|Henri Leroux]], [[Raffaele Piria]], [[Charles Gerhardt|Charles Frédéric Gerhardt]] kaj [[Hermann Kolbe]] kondukis al la sintezo de la '''salikata acido'''
Postaj esploroj de farmaciistoj '''Henri Leroux''', [[Raffaele Piria]], [[Charles Gerhardt|Charles Frédéric Gerhardt]] kaj [[Hermann Kolbe]] kondukis al la sintezo de la '''salikata acido'''
[[Dosiero:Charles Gerhardt.jpg|eta|[[Charles Gerhardt]], unua sintezanto de la acetilsalicilata acido.]]
[[Dosiero:Charles Gerhardt.jpg|eta|[[Charles Gerhardt]], unua sintezanto de la acetilsalicilata acido.]]



Kiel registrite je 13:06, 3 sep. 2017

Aspirino
Plata kemia strukturo de la Aspirino
Tridimensia strukturo de la Aspirino
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C9H8O4
CAS-numero-kodo 50-78-2
ChemSpider kodo 2157
PubChem-kodo 2244
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka pulvoro
senodora sed iomete amargusta
Molara maso 180.157 g·mol-1
Denseco 1.40 g cm−3
Fandpunkto 135 °C
Bolpunkto 140 °C (malkomponiĝas)
Refrakta indico  1,5623
Solvebleco Akvo: 3.3 mg/L
Mortiga dozo (LD50) 200 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36/37/38
Sekureco S26 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

Aspirino, aŭ acetilsalikata acido, salikata etero de aceta acido estas la aktiva molekulo de pluraj kuraciloj, efikaj kaj ofte uzataj por malfortigi dolorojn, ankaŭ por malaltigi korp-temperaturon, kuraci febron kaj inflamojn. Ĝi ankaŭ povas preventi kungluiĝon de trombocitoj, kaj tial ĝi estas uzata por preventi koratakojn, apopleksiojn, kaj emboliojn. Ĝi estas la plej uzata kuracilo el la mondo: oni kalkulas ke 35 000 tunojn da ĝi oni produktas ĉiujare.

La nomo "Aspirin" estis registrita en 1899 de firmao Bayer AG. Tamen, post la unua mondmilito pluraj landoj oficiale konfiskis enlandajn germaniajn propraĵojn, tiel ke (ekzemple, en Usono, Britio, Francio) "Aspirin" perdis sian proprietan markecon kaj fariĝis komunuza nomo por la koncerna kemiaĵo. En Germanio kaj pli ol 80 aliaj landoj, tamen, la nomo restas propraĵo de Bayer AG. En Hungario la firmao Richter produktas la samon, kiel Kalmopirin.

Priskribo

La acido acetilsalikata o AAS havas ĥemian formulon C9H8O4 kaj molekulan formulon C6H4(OCOCH3)COOH

La molekula pezo estas 180,16 uma. Blankaj pinglecaj kristaloj estas solveblaj en varma akvo aŭ alkoholo.

Historio

Blanka saliko

Longe oni sciis, ke krusto de blanka saliko (Salix alba) havas kuracan efikon kontraŭ inflamoj. La efiko kontraŭ febro kaj doloro aperas jam en verkoj de malnovaj aŭtoroj kiel Hipokrato, Plinio la Maljuna, Dioskorido kaj Galeno.

En 1897 Felix Hoffmann el la kompanio Bayer sintezis acetilsalicilatan acidon, ekde 1903 la firmao produktas ĝin.

En 1763, Edward Stone prezentis esplorojn pruvante science tiujn efikojn. Postaj ĥemiaj esploroj en 1828 de la profesoro de farmacio en la Universitato de Munkeno, Johano Buknero, pruvis ke la efiko ŝuldiĝis al la salikino, glukozido analoga al la acidoj salikata kaj acetilsalikata.[1]

Postaj esploroj de farmaciistoj Henri Leroux, Raffaele Piria, Charles Frédéric Gerhardt kaj Hermann Kolbe kondukis al la sintezo de la salikata acido

Charles Gerhardt, unua sintezanto de la acetilsalicilata acido.

La salika ŝelo kaj la salikata acido havas la malavantaĝon de sia kontraŭefikoj en la stomako, kaj tio kondukis al esploristoj de la entrepreno Bayer al la esploro de novaj substancoj kiuj malpliigus tiujn efikojn. En 1897 Felix Hoffmann sukcesis rafini la acetilsilikilatan acidon kun granda pureco.[2] La efikoj estis priskribitaj en 1899 fare de Heinrich Dreser, kio permesis ĝian komercadon, kun la nomo Aspirina.

Literaturo

Kunrilataj kemiaĵoj

Referencoj

  1. Jeffreys, Diarmuid: Aspirin: The Remarkable Story of a Wonder Drug
  2. LA HISTORIA DE LA ASPIRINA (hispane). Bayer Health Care.