Cossonay: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 28: | Linio 28: | ||
==Trafiko== |
==Trafiko== |
||
Tra Cossonay pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de [[Laŭzano]] al [[Vallorbe]], la kantona ĉefvojo n-ro |
Tra Cossonay pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de [[Laŭzano]] al [[Vallorbe]], la kantona ĉefvojo n-ro 129 de [[Morges]] al la [[Lago de Joux]], kaj de la urbocentro la kantona ĉefvojo n-ro 124 kondukas al [[Nyon]]. |
||
==Historio== |
==Historio== |
Kiel registrite je 12:53, 9 dec. 2013
Cossonay | |
---|---|
Blazono de Cossonay | |
Aera vido de Cossonay | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 36′ 50″ N 06° 30′ 32″ O / 46.61389 °N, 6.50889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 50″ N 06° 30′ 32″ O / 46.61389 °N, 6.50889 °O (mapo) |
Areo | 8,29 km² |
Alteco | 560 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1304 Allens 1304 Cossonay |
Komunumkodo | 5477 |
Situa mapo de Cossonay | |
Cossonay estas historia urbo kaj komunumo en la Distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3413 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
Cossonay situas sude de la Ĵurasa Montaro en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando okcidente de la regiono Centro de Vaŭdo, en distanco de proksimume 16 kilometroj nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, kaj 58 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. Tra la komunumo fluas la rivero Venoge, kiu formas la orientan komunumolimon. En okcidento de la komunumo apud la Arbaro de Sépey situas la Lageto de Sépey, kiu estiĝis el iama argilminejo kaj nun estas naturrezervejo kaj grava protektejo de amfibioj. La komunumo konsistas el la urbo Cossonay-Ville kaj la vilaĝeto Allens. La vilaĝo Cossonay-Gare, kie situas la stacidomo, troviĝas tamen sur la teritorio de la najbara komunumo Penthalaz.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,29 km², de kiuj 20,7% estas kovritaj de arbaro, 63,3% servas por agrikulturo kaj 14,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Cossonay limas en nordo al Dizy, en nordoriento al Lussery-Villars, en sudoriento al Penthalaz, en sudo al Gollion, en sudokcidento al Senarclens kaj en nordokcidento al La Chaux.
Trafiko
Tra Cossonay pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe, la kantona ĉefvojo n-ro 129 de Morges al la Lago de Joux, kaj de la urbocentro la kantona ĉefvojo n-ro 124 kondukas al Nyon.
Historio
La unua dokumenta mencio de Cossonay datiĝas el la jaro 1096 kiel Cochoniacum. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj ŝpuroj de romia biendomo kaj de fru-mezepoka tombejkampo. En la jaro 1096 la Senjoro Ulriko de Cossonay donacis la preĝejon, kiu situis sur sia propra havaĵo al la Abatejo Romainmôtier. En tiu sama dokumento aperas mencio pri la Burgo de Cossonay. En la 13-a jarcento Cossonay ricevis de Savojo urborajton. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Cossonay apartenis al la Voktejo Morges kaj estis sidejo de subvokteja tribunalo. Post la revolucio Cossonay fariĝis ĉefurbo de la Distrikto Cossonay, kiu estis nomita laŭ la urbo. Surbaze de la administra reformo de 2006 la Distrikto Cossonay estis malfondita kaj la urbo atribuita al la grandigita Distrikto Morges.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Paola Crivelli: Cossonay en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-23)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cossonay – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|