Saltu al enhavo

Tula provinco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 33: Linio 33:
=== Akvujoj ===
=== Akvujoj ===
[[Dosiero:Упа.jpg|eta|Rivero Upa]]
[[Dosiero:Упа.jpg|eta|Rivero Upa]]
Enaj akvujoj en Tula provinco estas riveroj, riveretoj, lagoj kaj lagetoj, artefaritaj [[Baraĵlago|baraĵlagoj]], [[|Marĉo|marĉoj]], subteraj akvujoj.
Enaj akvujoj en Tula provinco estas riveroj, riveretoj, lagoj kaj lagetoj, artefaritaj [[Baraĵlago|baraĵlagoj]], [[Marĉo|marĉoj]], subteraj akvujoj.


Preskaŭ 80 % de la tuta areo apartenas al baseno de [[Okao]]-[[Volgo]]-[[Kaspia Maro]], 20 % - al baseno de [[Don (rivero)|Don]]-[[Azova Maro]]. La plej ega rivero estas Okao kaj nur ĝi taŭgas por navigado. Preskaŭ ĉiuj lokaj riveroj (krom Okao kaj iuj enfluantoj de Don) komenciĝas en la provinco, kion kontribuas reliefo. La ĉefurbo Tula situas ĉe rivero Upa. Printempe la regiono multe suferas pro superakvo.
Preskaŭ 80 % de la tuta areo apartenas al baseno de [[Okao]]-[[Volgo]]-[[Kaspia Maro]], 20 % - al baseno de [[Don (rivero)|Don]]-[[Azova Maro]]. La plej ega rivero estas Okao kaj nur ĝi taŭgas por navigado. Preskaŭ ĉiuj lokaj riveroj (krom Okao kaj iuj enfluantoj de Don) komenciĝas en la provinco, kion kontribuas reliefo. La ĉefurbo Tula situas ĉe rivero Upa. Printempe la regiono multe suferas pro superakvo.

Kiel registrite je 15:19, 16 mar. 2013

Tula provinco
ruse: Тульская область
provinco
Lando Rusio Rusio
Ĉefurbo Tula
Areo 25 679 km² (2 567 900 ha)
Loĝantaro 1 532 856 (2013)
Denseco 59,69 loĝ./km²
Horzono MT (UTC+4)
Vikimedia Komunejo: Tula Oblast
Retpaĝo: tularegion.ru
Tula provinco en Rusio

Tula provinco (ruse Тульская область) estas provinco (federacia subjekto) en Eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono. Ĝi situas sur la Orienteŭropa ebenaĵo. Ĝia longeco de nordo al sudo estas 200 km, de okcidento al oriento - 190 km.

La provinco fondiĝis la 26-an de septembro 1937. Ĝi limas norde kun Moskva provinco, okcidente kun Kaluga provinco, oriente kun Rjazanja provinco, sude kun Orjola provinco, sud-oriente kun Lipecka provinco. La ĉefurbo estas Tula. Aŭtokodo de Tula provinco estas 71.

Fizika geografio

Reliefo

Tula provinco situas sur norda parto de Orienteŭropa ebenaĵo, tial ĝenerale la teritorio plialtiĝas de nordo al sudo. La plej alta punkto de la provinco kaj de la tuta Orienteŭropa ebenaĵo troviĝas en vilaĝo Rajevo sude de la regiono, la plej malalta loko estas ĉe rivero Okao kie en ĝin enfluas rivero Besputa (ĉe la limo kun Moskva provinco).

Entute Tula provinco aspektas kiel dekliva ebenaĵo kin multaj riveroj, valetoj kaj ravinoj. Ekzistas ankaŭ malgrandaj karstaj kavernoj.

Klimato

La klimato estas kontinenta, kun varma somero kaj malvarma vintro. La plej varma monato estas julio (meza temperaturo +20 C), la plej malvarma estas januaro (meza temperaturo -10 C). Meza temperaturo dum la tuta jaro estas +5 C. Plej multe da precipitaĵoj okazas somere.

Akvujoj

Rivero Upa

Enaj akvujoj en Tula provinco estas riveroj, riveretoj, lagoj kaj lagetoj, artefaritaj baraĵlagoj, marĉoj, subteraj akvujoj.

Preskaŭ 80 % de la tuta areo apartenas al baseno de Okao-Volgo-Kaspia Maro, 20 % - al baseno de Don-Azova Maro. La plej ega rivero estas Okao kaj nur ĝi taŭgas por navigado. Preskaŭ ĉiuj lokaj riveroj (krom Okao kaj iuj enfluantoj de Don) komenciĝas en la provinco, kion kontribuas reliefo. La ĉefurbo Tula situas ĉe rivero Upa. Printempe la regiono multe suferas pro superakvo.

Longeco de riveroj en Tula provinco:

Nomo de rivero Longeco ene de Tula provinco, km Enfluas en
Upa 345 Okao
Osjotr 228 Okao
Okao 225 Volgo
Krasivaja Meĉa 204 Don

Unu el la plej grandaj riveroj en Eŭropo - Don - komenciĝas en centro de la urbo Novomoskovsk. Dekomence ĝi aspektas kiel malgranga rivereto.

La plej grandaj baraĵlagoj:

Nomo Areo (kv. km) Amplekso (milionoj da kubmetroj) Baseno
Pronskoje 16.2 71.50 Pronja
Ŝatskoje 12.46 65.65 Ŝat
Ĉerepetskoje 8.18 36.71 Ĉerepetj
Ŝĉokinskoje 5.86 20.75 Upa
Ljubovskoje 2.80 14.20 Ljubovka

Entute kvanto da akvo en la regiono ne sufiĉas por grandegaj urboj.

Grundoj

Flaŭro kaj bestaro

Historio

Loĝantaro

La plej gravaj urboj estas: Tula 465,900 (industria centro); Novomoskovsk 129,800; Aleksin 67,000 (kemia kaj industria centro); Ŝĉokino 60,700 (kemia industrio); Uzlovaja 58,100 (industriejo);Jefremov 45,600 (industriejo); Donskoj 31,700; Kimovsk 31,100.

Teritoria strukturo kaj politiko

Ekde 2006 funkcias 179 municipoj (3 urbegaj municipoj, 23 distriktaj municipoj, 41 urbaj municipoj, 112 vilaĝaj municipoj).

Ekonomio

Oni minadas en la provinco feron kaj karbonon.

Transporto

Scienco, eduko kaj kulturo

Vidindaĵoj

  • Tula
  • "Jasnaja Poljana" - domo-muzeo de Leo Tolstoj
  • Ripozlokoj apud Aleksin ĉe rivero Okao

Esperanto-movado

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Stacidomo de Ŝĉokino