Vilaĝo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: ga:Sráidbhaile |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 109: | Linio 109: | ||
[[th:หมู่บ้าน]] |
[[th:หมู่บ้าน]] |
||
[[tr:Türkiye'nin köyleri]] |
[[tr:Türkiye'nin köyleri]] |
||
[[tt:Awyl]] |
|||
[[uk:Село]] |
[[uk:Село]] |
||
[[vi:Làng]] |
[[vi:Làng]] |
Kiel registrite je 21:55, 24 jun. 2010
La nocio vilaĝo signifas komunumon, kiu originale karakterizeblas kiel agrikultura setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la urbo. En la mezepoko muro ĉirkaŭis la urbon, en la vilaĝo ne estis defendo.
Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj
En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej ofte por ĉevalo, bovo, porko, kapro kaj koko, ejoj por agraraj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj, plej ofte preĝejo kaj vilaĝdomo. En Afriko estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.
Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj (minado), fiŝkaptistaj vilaĝoj (fiŝkaptado), feriaj vilaĝoj (feriado) kaj kelovilaĝoj (vinkulturo).
unustrata vilaĝo
La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.
radisimetriaj vilaĝoj
La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.
ŝaktabulaj vilaĝoj
Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.
La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.
socialaj strukturoj
Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. (Nuntempe politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn).
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vilaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas ” „ Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. ” „ Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. ”