Pierre Jean David d'Angers: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
e r2.7.1) (robota aldono de: lb:David d'Angers |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
[[fr:David d'Angers]] |
[[fr:David d'Angers]] |
||
[[ko:다비드 당제]] |
[[ko:다비드 당제]] |
||
[[lb:David d'Angers]] |
|||
[[pl:David d'Angers]] |
[[pl:David d'Angers]] |
||
[[pt:Pierre Jean David]] |
[[pt:Pierre Jean David]] |
Kiel registrite je 17:52, 28 mar. 2012
Pierre-Jean DAVID (n. la 12-an de marto 1788 - m. la 4-an de januaro 1856), kutime kromnomita David d'Angers, estis franca skulptisto. Li naskiĝis en Angers, kaj je sia 18-a jaro li ekiris al Parizo por studadi arton, preskaŭ senmone. Unu malfacilan jaron poste, li gajnis premion de la pariza belarta lernejo. En 1811, lia Epaminondas cetere gajnis la premion de Romo.
Li vivis en Romo dum kvin jaroj, kaj tie multe entuziasmiĝis pri la verkoj de Antonio Canova. Li revenis el Italio je la epoko de la Franca Resurtronigo de la Burbonoj. Ĉar li ne estis monarkista, David d'Angers preferis nedaŭre elmigri al Londono. Li fine revenis al Parizo, kie li entreprenis tre sukcesan karieron : bustoj kaj medalionoj fare de li estis precipe dezirataj.
David d'Angers verkis ok skulptaĵojn por la tombejo Père-Lachaise, sed ankaŭ la frontonon de la Panteono de Parizo.
Kelkaj verkoj
-
Monumento al la generalo Gobert (tombejo Père-Lachaise)
-
Monumento al Markos Botzaris
-
La reĝo René (Aikso Provenca)