Saltu al enhavo

Kljazma: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligilo
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.9.5
 
(Unu plia ĝisa versio de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 143: Linio 143:


=== Ekologia problemo ===
=== Ekologia problemo ===
La rivero estas forte malpurigita: en multaj lokoj ĝin trafas kloakaj defluiloj, kaj kvalito de akvo ne estas kontentiga por naĝado kaj (plejparte post la baraĵlogo) fiŝkaptado<ref>[http://www.korolev.ru/about/740.html Naĝado en Klazjma estas danĝera] - [[Korolov (Moskva provinco)|Korolov]] (ruse)</ref><ref>[http://www.mendeleevo.com/2013/06/28/probyi-vodyi-2012/ Naĝado en Klazjma estas malpermesita!] - [[Mendelejevo (Moskva provinco)|Mendelejevo]] (ruse)</ref>.
La rivero estas forte malpurigita: en multaj lokoj ĝin trafas kloakaj defluiloj, kaj kvalito de akvo ne estas kontentiga por naĝado kaj (plejparte post la baraĵlogo) fiŝkaptado<ref>[http://www.korolev.ru/about/740.html Naĝado en Klazjma estas danĝera]{{404|date=October 2023 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} - [[Korolov (Moskva provinco)|Korolov]] (ruse)</ref><ref>[http://www.mendeleevo.com/2013/06/28/probyi-vodyi-2012/ Naĝado en Klazjma estas malpermesita!] - [[Mendelejevo (Moskva provinco)|Mendelejevo]] (ruse)</ref>.


Ekzistis projekto pri purigo de la rivero (kun partopreno de germaniaj specialistoj), sed ĝi estas tre multekosta kaj malfacila<ref>[http://www.vodainfo.com/ru/4649.html Немецкие специалисты будут очищать реку Клязьму], jaro 2011 (ruse)</ref><ref>[http://www.mdz-moskau.eu/schoenheitskurfuerdiekljasma/ Schönheitskur für die Kljasma] (germane)</ref><ref>[http://www.ru.mdz-moskau.eu/nemeckaya-klizma-dlya-klyazmy/ Germania "klistero por Klazjma"], jaro 2011 - Moskva germana gazeto (ruse)</ref>.
Ekzistis projekto pri purigo de la rivero (kun partopreno de germaniaj specialistoj), sed ĝi estas tre multekosta kaj malfacila<ref>[http://www.vodainfo.com/ru/4649.html Немецкие специалисты будут очищать реку Клязьму], jaro 2011 (ruse)</ref><ref>[http://www.mdz-moskau.eu/schoenheitskurfuerdiekljasma/ Schönheitskur für die Kljasma] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20131202232219/http://www.mdz-moskau.eu/schoenheitskurfuerdiekljasma/ |date=2013-12-02 }} (germane)</ref><ref>[http://www.ru.mdz-moskau.eu/nemeckaya-klizma-dlya-klyazmy/ Germania "klistero por Klazjma"], jaro 2011 - Moskva germana gazeto (ruse)</ref>.


En novembro de [[2013]] kelkaj organizaĵoj prezentis petskribon al Supera juĝistaro de Rusio pri gvidanto de la [[Politiko de Rusio|Registaro de Rusio]] [[Dmitrij Medvedev]], kiu ordonis transdoni terenon ĉe la riverfluo por konstruado de kurejo de la [[Internacia flughaveno Ŝeremetjevo|flughaveno "Ŝeremetjevo"]]. Ili asertas, ke tiu transdono de defendata teritorio kaŭzos venenigon de akvo en [[Moskvo]]<ref>[http://www.watermagazine.ru/news/news-otrasly/8666-na-glavu-pravitelstva-podali-v-sud-iz-za-vpp-3-v-pojme На главу правительства подали в суд из-за строительства аэродрома в пойме реки Клязьмы] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20131203030009/http://www.watermagazine.ru/news/news-otrasly/8666-na-glavu-pravitelstva-podali-v-sud-iz-za-vpp-3-v-pojme |date=2013-12-03 }}, jaro 2013 (ruse)</ref>.
En novembro de [[2013]] kelkaj organizaĵoj prezentis petskribon al Supera juĝistaro de Rusio pri gvidanto de la [[Politiko de Rusio|Registaro de Rusio]] [[Dmitrij Medvedev]], kiu ordonis transdoni terenon ĉe la riverfluo por konstruado de kurejo de la [[Internacia flughaveno Ŝeremetjevo|flughaveno "Ŝeremetjevo"]]. Ili asertas, ke tiu transdono de defendata teritorio kaŭzos venenigon de akvo en [[Moskvo]]<ref>[http://www.watermagazine.ru/news/news-otrasly/8666-na-glavu-pravitelstva-podali-v-sud-iz-za-vpp-3-v-pojme На главу правительства подали в суд из-за строительства аэродрома в пойме реки Клязьмы] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20131203030009/http://www.watermagazine.ru/news/news-otrasly/8666-na-glavu-pravitelstva-podali-v-sud-iz-za-vpp-3-v-pojme |date=2013-12-03 }}, jaro 2013 (ruse)</ref>.

Nuna versio ekde 12:36, 10 okt. 2023

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klazjma (stacio).
Kljazma
ruse: Клязьма
rivero
Kljazma en Noginsk
Lando Rusio Rusio
Regiono Centra Rusio
Urboj
Fontrivero Klin-Dmitrova altaĵo, apud Solneĉnogorsk
 - alteco 247 m
 - koordinatoj 56° 11′ 13″ N 37° 10′ 30″ O / 56.18694 °N, 37.17500 °O / 56.18694; 37.17500 (mapo)
Enfluejo Okao
 - situo Niĵnij-Novgoroda provinco
 - koordinatoj 56° 10′ 05″ N 42° 58′ 09″ O / 56.16806 °N, 42.96917 °O / 56.16806; 42.96917 (mapo)
Longo 686 km (426 mi)
Akvokolektejo 42 500 km² (4 250 000 ha)
Trafluo Kovrov
 - mezproksima 147 /s
Vikimedia Komunejo: Klyazma River

Kljazma[1][2][3] (aŭ Kljazjma[4][5]Klazjma[6], ruse Клязьма) estas rivero en Centra Rusio, maldekstra alfluanto de Okao. Ĝi komenciĝas en Moskva provinco, fluas trans Vladimira provinco kaj Ivanova provinco al Niĵnij-Novgoroda provinco. Ĝia longo estas 686 km, areo de akvokolekta baseno estas 42,5 mil kv.km.

Deveno de la nomo

[redakti | redakti fonton]

La nomo Klazjma (Клязьма) en 12-14-aj jarcentoj kelkfoje estas menciata kiel Klazma (Клязма). Verŝajne, la nomo devenas de iu antikva finn-ugra nomo en iu nekonata formortinta lingvo, poste akceptita de slavoj[7].

Fluo kaj fizika geografio

[redakti | redakti fonton]

Rivero Klazjma fontas sur Klin-Dmitrova altaĵo proksime al lago Seneĵ. Dekomence ĝi fluas de nord-okcidento al sud-oriento, turnas sin apud Ĥimki kaj poste ĝis la fino fluas (ĝererale) orienten preter multaj urboj, situantaj ĉe la vojo inter Moskvo kaj Niĵnij Novgorod, tra Meŝĉora malaltebenaĵo (ruse Мещёрская низменность). Ĝi fluas plejparte en Moskva provinco kaj Vladimira provinco (ankaŭ ĝi fluas iomete en Ivanova provinco) kaj alfluas al Okao ĉe la limo de Vladimira kaj Niĵnij-Novgoroda provincoj.

En Noginsk ĝia larĝo estas 50 m, en Vladimir - 130 m, en iuj lokoj - pli ol 200 m. Maksimuma profundo estas 8 m, meza - 1-2 metroj. Klazjma kutime glaciiĝas en novembro, malglaciiĝas en komenco de aprilo[8].

Alfluantoj

[redakti | redakti fonton]

Alfluantoj kun longo ekde 30 km:

Alfluanto Longo (km) Tipo
Uĉa 42 maldekstra
Vorja 99 maldekstra
Ŝerna 89 maldekstra
Drezna 30 dekstra
Bolŝaja Dubna 30 maldekstra
Kirĵaĉ 78 maldekstra
Pekŝa 127 maldekstra
Pola 92 dekstra
Vorŝa 71 maldekstra
Kolokŝa 148 maldekstra
Rpenj 44 maldekstra
Nerl 284 maldekstra
Sudogda 118 dekstra
Nereĥta 41 dekstra
Ŝiĵegda 57 maldekstra
Teza 192 maldekstra
Tara 55 dekstra
Luĥ 240 maldekstra
Suvoroŝĉ 126 dekstra

Ekologia problemo

[redakti | redakti fonton]

La rivero estas forte malpurigita: en multaj lokoj ĝin trafas kloakaj defluiloj, kaj kvalito de akvo ne estas kontentiga por naĝado kaj (plejparte post la baraĵlogo) fiŝkaptado[9][10].

Ekzistis projekto pri purigo de la rivero (kun partopreno de germaniaj specialistoj), sed ĝi estas tre multekosta kaj malfacila[11][12][13].

En novembro de 2013 kelkaj organizaĵoj prezentis petskribon al Supera juĝistaro de Rusio pri gvidanto de la Registaro de Rusio Dmitrij Medvedev, kiu ordonis transdoni terenon ĉe la riverfluo por konstruado de kurejo de la flughaveno "Ŝeremetjevo". Ili asertas, ke tiu transdono de defendata teritorio kaŭzos venenigon de akvo en Moskvo[14].

Gravaj loĝlokoj

[redakti | redakti fonton]

La rivero fluas laŭ vaste loĝata teritorio de Apudmoskva regiono kaj aglomeraĵo Moskvo - Niĵnij Novgorod. La plej granda urbo ĉe ĝia fluo estas Vladimir, centro de provinco.

Grandaj loĝlokoj laŭ Klazjma:
En Moskva provinco:

En Vladimira provinco:

En Niĵnij-Novgoroda provinco:

Turismo kaj fiŝkaptado

[redakti | redakti fonton]

Arbaraj ĉirkaŭaĵoj de Klazjma estas popularaj lokoj por turistoj. Ĉe la rivero situas kelkaj historiaj loĝlokoj, inter ili antikvaj urboj Vladimir kaj Goroĥovec.

La rivero estas riĉa je fiŝaro. Tie kapteblas preskaŭ ĉiuj fiŝoj, ekzistantaj en apudmoskvaj akvujoj, inter ili: bramoj, ezokoj, lojtoj, iam - sterledoj (pro sterledoj kaj siluroj Klazjma plejparte estis fama en 19-20-aj jarcentoj, nun ili estas raraj). Pro tio fiŝkaptado ĉe tiu ĉi rivero estas tre populara, malgraŭ en multaj lokoj oni konsilas ne uzi kaptitan fiŝon kiel manĝado pro malpurigo de akvo[8].

Klazjma en kulturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]