Universitato de Montpellier
La Universitato de Montpellier (france Université de Montpellier, okcitane Universitat de Montpelhièr) estas franca publika esplorcentro lokigita en la sudoriento de Francio. Ĝi estis fondita en la 29-a de oktobro 1289 pere de papa Bulo eldonita de papo Nikolao la 4-a kaj ĝi estas unu el la plej antikvaj universitatoj de la mondo. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni precize ne scias kiam la lernejo de liberaj artoj establiĝis en Montpeliero. Tre eble ili estis ia rekta kontinuado de la gaŭlo-romiaj lernejoj kiuj alkolektiĝis ĉirkaŭ la rektoriko-majstroj. La prijura lernejo estis fondita de Piaĉentino (1130-1192), mezepoka juristo k glosisto, el la bolonja lernejo kiu venis al Montpeliero en 1160, tie li instruis dum du malsamaj periodoj kaj tie li mortis en 1192. La fakultato pri juro okupis longan periodon. La profesoroj de Montpeliero estis majstroj pri la redaktado de la Napoleona Kodo, t. e., la civila kodo kiu gvidas la nunan Francion k bazo por la modernaj jurkodoj ĝis la bordoj de la napoleona imperio. La fakultato pri juro estis reorganizita en 1998.
La prestiĝohava lernejo pri medicino eble fondiĝis de homoj trejnitaj en la hispanaj medicinaj lernejoj; fakte, ĉirkaŭ la jaro 1137, multaj bonegaj kuracistoj ekburĝonis en la Universitato de Montpellier. Ĝi estas la plej malnova medicina lernejo ankoraŭ funkcianta. La lernejo pri Medicino devas ĝian sukceson al la politiko de Vilhelmo la 8-a (1157-1202), lordo de Montpellier, per kiu ĉiu licencita kuracisto devis tie instrui: ne estis fiksa nombro da profesoroj, la lecionoj multiĝis, provizante grande la elekton da profesoroj kiuj venadis el la tuta Mediteranea regiono. La statutoj, donitaj en 1220 de Konrad von Urach (1170-1227), kardinalo k papa legato de Honorio la 3-a, kiuj estis konfirmitaj k etenditaj ĝis 1240, metis la institucion sub la administrado de la episkopo de Magelone[1], kanceliero de la lernejoj, kaj tiam la lernejo fakte ĝuis grandan aŭtonomecon.
En la 14-a jarcento la lernejo famiĝis pro tio ke ĝi argumentis ke la Nigra morto estis kaŭzata de iu miasmo kiu eniras tra la korpoporoj, kaj ili konfirmas tion citante teoriojn disvolvitajn de Galeno. Doktoroj, kiuj estis edukitaj en Montpeliero, kritikis la bankutimon ĉar ili asertis ke banado malfermas la korpoporojn, igante la homojn pli inklina al la Bubona pesto.
En 1529, post kelkaj jaroj kiel apotekisto, Mikaelo de Nostradamo eniris en la Universitaton de Montepeliero por studi doktorigon pri medicino. Post iom da tempo li estis forpelita el la universitato kiam oni malkovris ke li estis apotekisto, iu manofico eksplicite malpermesita de la universitataj statutoj. La forpelo-dokumento ankoraŭ ekzistas en la biblioteko de la universitato. Francisko Rabeleo ricevis sian diplomon pri medicino en Montpeliero, kaj lia portreto pendas inter la galerio de la profesoroj.
Listo de universitatanoj
[redakti | redakti fonton]- Johano la 21-a (1210-1277)
- Ramon Lullo (1232-1316)
- Arnoldo de Vilanova (1240-1311)
- Guillaume de Nogaret (1260-1313) franca juristo
- Guy de Chauliac (1298-1368) franca kirurgo
- Francesco Petrarca (1304-1374)
- Urbano la 5-a (1310-1370) papo
- Benedikto la 13-a (1329-1423) kontraŭpapo
- Adam Fumée (1430-1494) franca kuracisto de la reĝoj Karlo la 7-a, Ludoviko la 12-a kaj Karlo la 8-a.
- Jacobus Sylvius (1478-1555)
- François Rabelais (1494-1553)
- Nostradamus (1503-1566) franca mistikulo
- Guillaume Rondelet (1507-1566) franca kuracisto k naturalisto
- Conrad Gesner (1516-1565) svisa kuracisto
- Charles de l'Écluse (1526-1609)
- Felix Platero la 1-a (1536-1614)
- Joseph Duchesne (1544-1609)
- Gaspard Bauhin (1560-1624)
- Johano Diodato (1576-1649)
- Jan van Beverwijk (1594-1647)
- Thomas Browne (1605-1682) angla verkisto
- Jean-Baptiste de La Quintinie (1624-1688)
- Étienne-François Geoffroy (1672-1731)
- Antoine de Jussieu (1686-1758)
- Frédéric-Guillaume (1724-1777) franca militteoriisto k generalo
- Paul-Joseph Barthez (1734-1806)
- Jean-Jacques-Régis de Cambacérès (1753-1824) franca arkikanceliero k juristo
- Jean-Antoine Chaptal (1756-1832)
- Marie François Xavier Bichat (1771-1802)
- Joseph Diez Gergonne (1771-1859) franca matematikisto
- Toussaint-François Node-Véran (1773-1852) franca pentristo de floroj
- Augustin-Pyrame de Candolle (1778-1841)
- Michel Félix Dunal (1789-1856) franca botanikisto k mikologo
- Antoine-Jérôme Balard (1802-1876)
- Germain Dupré (1811-1893) franca kuracisto
- Charles Gerhardt (1816-1856)
- Antoine Estève Baissie (-1816)
- Édouard Roche (1820-1883) franca matematikisto k astronomo
- Gustave Charles Bonaventure Chancel (1822-1890)
- Joseph Boussinesq (1842-1929) franca fizikisto k hidraŭlikisto
- Joseph Grasset (1849-1918)
- Jacques Curie (1855-1941) franca fizikisto k profesoro pri mineralogio
- Paul Valéry (1871-1945) franca poeto k filozofo
- Joseph Calmette (1873-1952) mezepokista franca historiisto
- René-Louis Baire (1874-1932)
- Jules Sion (1879-1940) franca geografo
- Louis Séchan (1882-1968) franca helenisto
- Georges Poyer (1884-1958) profesoro pri filozofio
- Lucien Tesnière (1893-1954) franca lingvisto
- Jean Moulin (1899-1943) franca rezististo
- Claude Lévi-Strauss (1908-2009)
- Enver Hoĝa (1908-1985)
- Michel Navratil (1908-2001) doktoro pri filozofio
- Charles Sauvage (1909-1980) franca botanikisto
- Henri Agel (1911-2008)
- Szilárd Vágó (1921-2012)
- Michel Henry (1922-2002) franca filozofo
- Valdiodio N'diaye (1923-1984) franca advokato k politikisto
- László Fuchs (1924)
- Pierre Dolbeault (1924-2015)
- Denis Boubals (1926-2007) franca enologo
- Alexandre Grothendieck (1928-2014) franca matematikisto
- Khieu Samphân (1931-) doktoro pri ekonomiko
- Georges Frêche (1938-2010) franca ŝtatestro k profesoro pri juro
- Etele Baráth (1942)
- Claude Dupuy de Crescenzo (1944-) doktoro pri fizikaj sciencoj
- Claude Nourmont (1945)
- Ildikó Enyedi (1955)
- Henri Bel (-1957)
- Paulo Casaca (1957-)
- Thierry Scherrer (1959-)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magelone estas komunumo lokigita sur la komunuma teritorio de Villeneuve-lès-Maguelone, departemento de Hérault, en Francio.