Lászlóné Németh
Lászlóné Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Serényi Zsuzsanna |
Naskiĝo | 16-an de julio 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Lászlóné Németh [lAslOnE nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Lászlóné, laŭ angla nomsistemo Zsuzsanna Németh estas hungara politikisto, ministro. Ŝia origina (virina) nomo estis Serényi Zsuzsanna. Lászlóné Németh [1] Arkivigite je 2011-12-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de julio 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lászlóné Németh laboris en firmao pri eksporto ekde 1971. Ŝi abiturientis en komerca mezlernejo en 1976, poste ŝi frekventis bankajn kursojn. En 1990 ŝi ekhavis meznivelan postenon en diversaj bankoj, sed en 2010 ŝi estis jam vicbankestro. Inter 2011 kaj 2014 ŝi estis ministro pri nacia evoluo en Dua Kabineto Orbán, poste ŝi estis subministro en Tria Kabineto Orbán.
Ŝi havas edzon, ŝi naskis dufoje. Menciindas, ke longe ne okazis tio, ke estas ministro sen diplomo.