Júlia Várady
Júlia Várady | |
---|---|
rumania hungara operkantistino | |
Persona informo | |
Naskonomo | Tőzsér Júlia |
Naskiĝo | 1-a de septembro 1941 en Oradea, Rumanio |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Edz(in)o | Dietrich Fischer-Dieskau (1977–2012) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ludisto |
VÁRADY Júlia (va:radi), Tőzsér estas hungarlingva rumania soprana operkantistino. Ŝi naskiĝis en Oradea la 1-an de septembro 1941.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Júlia Várady lernis violinon sepjaraĝe kaj kanton dekkvarjaraĝe kun Emilia Popp en Kluĵo kaj poste kun Arta Florescu en Bukareŝto. Ŝi debutis kiel mezosoprano en Koloĵvaro en 1962. En 1970 ŝi iris al la Operejo de Frankfurto-ĉe-Majno. En 1973 ŝi translokiĝis al bavaria ŝtatoperejo en Munkeno, poste al Berlino. Ŝi interpretis en Royal Opera House, Covent Garden, Londono; en viena ŝtatoperejo; en Metropola Operejo en Novjorko, en Teatro alla Scala en Milano; en Teatro Colón en Bonaero; en Opéra Bastille en Parizo kaj en festivaloj en Salzburg, Munkeno kaj Edinburgh. En 1977 ŝi edziniĝis kun Dietrich Fischer-Dieskau.
Ĉefaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Judith en A kékszakállú herceg vára de Bartók
- Micaela en Carmen de Bizet
- Konchakovna en Princo Igorj de Borodin
- Alceste en Alceste de Gluck
- Orfeo en Orfeo ed Euridice de Gluck
- Marguerite en Faust (opero) de Charles Gounod
- Ginevra en Ariodante de Handel
- Santuzza en Cavalleria Rusticana de Mascagni
- Elettra en Idomeneo de Mozart
- Susanna, Cherubino kaj Contessa en Le nozze di Figaro de Mozart
- Elvira kaj Anna en Don Giovanni de Mozart
- Fiordiligi en Così fan tutte de Mozart
- Vitellia en La Clemenza di Tito de Mozart
- Pamina en Die Zauberflöte de Mozart
- Giulietta kaj Antonia en Les contes d'Hoffmann de Offenbach
- Cio Cio San kaj Kate Pinkerton en Madama Butterfly de Puccini
- Liu en Turandot de Puccini
- Georgette en Il Tabarro de Puccini
- Cordelia en Lear de Reimann
- Angelina en La Cenerentola de Rossini
- Adela en Le Comte Ory de Rossini
- Girl en Moses und Aron de Schönberg
- Saffi en Der Zigeunerbaron de Johann Strauss II
- Arabella en Arabella de Richard Strauss'
- Composer en Ariadne auf Naxos de R. Strauss'
- Tatiana en Eugene Onegin de Ĉajkovskij
- Lisa en La Pikdamo de Ĉajkovskij
- Abigaille kaj Fenena en Nabucco de Verdi
- Tebaldo kaj Elisabeth en Don Carlos de Verdi
- Desdemona en Otello de Verdi
- Aida en Aida de Verdi
- Leonora en Il Trovatore de Verdi
- Leonora en La forza del destino de Verdi
- Violetta en La Traviata de Verdi
- Amelia en Un ballo in maschera de Verdi
- Irene en Rienzi de Wagner
- Senta en Der fliegende Holländer de Wagner
- Eva en Die Meistersinger von Nürnberg de Wagner
- Freia en Das Rheingold de Wagner
- Siegrune kaj Sieglinde en Die Walküre de Wagner
Surbendigaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Julia Varady: Song of Passion DVD (documentary and recordings of live performances ) EMI Classics
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Varady parolas kaj kantas[1]
- Retpaĝo Arkivigite je 2012-07-17 per la retarkivo Wayback Machine.
- Mallonga biografio.