Oro

kemia elemento kun simbolo Au kaj atomnumero 79; flava valormetalo

Oro (latine: aurum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Au kaj atomnumero 79.

Oro
Oro
Oro
Aliaj projektoj
Oro en Vikipedio
Oro en Komunejo
Oro en Komuneja kategorio
Oro en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Zamenhofa Proverbaro [1]

redakti
 
« Bona gloro pli valoras ol oro. »
 
« Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro. »
 
« Fajro provas la oron, mizero la koron. »
 
« Granda doto kaj oro, sed mankas la koro»
 
« Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. »
 
« Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro»
 
« Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron. »
 
« Kiu havas oron, havas honoron»
 
« Manko de oro ne estas malhonoro. »
 
« Matena horo estas plena de oro. »
 
« Ne defendas oro kontraŭ doloro»
 
« Neniom da oro, sed bona gloro. »
 
« Oni batas la oron, por provi ĝian valoron. »
 
« Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero. »
 
« Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas. »
 
« Parolo estas arĝento, oron similas silento. »
 
« Plej certa laboro -- laboro per oro. »
 
« Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro. »
 
« Por sia oro ĉiu estas sinjoro. »
 
« Sen laboro ne venas oro. »
 
« Temp' estas valoro simile al oro. »

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj