« Ni plu subtenas hipotezon, laŭ kiu la homa kulposento devenas de la Edipa komplekso kaj estis akirita post la murdo de la patro fare de unuiĝintaj kontraŭ li filoj. Tiam la agreso estis ne subpremita, sed realigita — la sama agreso, kies subpremado ĉe la infano estas fonto de la kulposento. »
« Kulposento, aperanta post faro de io krima, pli meritas la nomon de pento. Ĝi rilatas nur al la ago, kaj jam pro tio ĝi supozigas haveblon de konscienco antaŭ la ago, tio estas de preteco eksenti sin kulpa. »
« [pri la Edipa komplekso] Nun al ni tute klare videblas ankaŭ komplico de la amo je apero de la konscienco, kaj fatala neeviteblo de la kulposento. Ĉe tio ne gravas, ĉu efektive okazis la patromurdo aŭ oni sin detenis. La kulposento estas trovebla en ambaŭ kazoj, ĉar ĝi estas esprimo de la ambigua konflikto, de eterna lukto inter Eroso kaj la instinkto de la morto aŭ detruemo. Tiu ĉi konflikto ekflamas tuj post kiam antaŭ la homo estas starigata tasko kunekzisti kun la aliaj. »
«Pento estas la komuna nomo de la reagoj de Mio al la kulposento. La pento enhavas en preskaŭ senŝanĝa formo materialon de la timosentoj kaj estas puno per si mem, ĝi inkluzivas la bezonon je puno, kaj pro tio ĝi povas esti pli aĝa ol la konscienco. »
« Dum la analiza laboro ni ne sen miro trovis, ke malantaŭ preskaŭ ĉiu neŭrozo sin kaŝas certa parto de la nekonscia kulposento. Ĝi siavice subtenas simptomojn, uzas ilin kiel punilojn. Kiam pasio devas esti repuŝita, ĝiaj libidaj komponantoj transformiĝas je simptomoj, kaj ĝiaj agresaj komponantoj — je la kulposento. »
« Kulposento, ligita al sekseco, rompas naturan orgasman procezon de seksa kuniĝo, kreante obstaklojn sur la vojo de seksa energio, kiu poste trovas aliajn vojojn por sia manifestiĝo. Neŭrozoj, seksaj devioj kaj kontraŭsocia aktivado iĝas disvastiĝintaj sociaj fenomenoj [...] Kun tempopaso tiu distordita, krudigita kaj prostituigita sekseco defendas ideologion, danke al kiu ĝi aperis. »
« Estas mirinde, ke en tia ĝenerale ateismasocio kiel la nia, kulposento estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple kalvinisma komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute konsciata kaj ne rilatas al la religia nocio de peko. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la homoj sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj. »
« [pri melankolio] Ĝi aperas, kiam eblecoj de la fuĝo per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la homo sentas sin jam ĉasita kaj kaptita. Forgliti ne eblas: la transformiĝoj finiĝis, ne indas eĉ provi. La homo trairis malsupren: li estis predo, servis kiel manĝaĵoj kaj transformiĝis je kadavro aŭ ekskrementoj. La procezo de la progresanta senvaloriĝo de propra persono per transigado esprimiĝas je la kulposento. La germanavortoSchuld, tio estas kulpo, origine signifis, ke la homo troviĝas en la potenco de alia. Ĉu iu sentas sin kulpa aŭ sentas sin predo — baze tio estas la sama afero. »