« Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasamovado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristo aŭ sciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foirajpredikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksaj impotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. »
« La impotenteco — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la seksa sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas sadisman strebon al la dominado. Dum kaj ĉar individuo estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de libereco kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa amo. »