Buŝo

unua parto de la nutrokanalo, kiu ricevas manĝaĵon

Buŝo estas kavo en la kapo de homo, kiu entenas la dentojn kaj langon, k estas la unua parto de la digesta kanalo.

Buŝo
Buŝo
Buŝo
Aliaj projektoj
Buŝo en Vikipedio
Buŝo en Komunejo
Buŝo en Komuneja kategorio
Buŝo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« Graveco de “buŝaj” aŭ “anusajfantazioj kaj fizikaj sentoj en sekvaj [post la infanaĝo] jaroj konsistas ne en ligita al ili plezuro kaj nek en iu mistika sublimigo de tiu plezuro, sed en tio, ke ili esprimas starantan malantaŭ ili specifan rilaton al la mondo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Zamenhofa proverbaro

redakti
 
« Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« En buŝo Biblio, en koro malpio. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti