Zsigmond Kisfaludi Strobl

Zsigmond KISFALUDI STROBL [ĵigmond kiŝfaludi ŝtrobl], hungare Kisfaludi Strobl Zsigmond estis elstara hungara skulptisto, profesoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál.

Zsigmond Kisfaludi Strobl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1884 (1884-07-01)
en Alsórajk
Morto 14-an de aŭgusto 1975 (1975-08-14) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-27 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1905–1908) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Alajos Strobl (onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsigmond Kisfaludi Strobl naskiĝis en la 1-an de julio 1884 en Alsórajk, li mortis en la 14-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.

Skulptaĵo pri Lajos Kossuth
Kisfaludi Strobl en blanko
Monumento pri Libereco - ĉefverko de Strobl

Biografio

redakti

Zsigmond Kisfaludi Strobl lernis la skulptadon inter 1901-1904 en Budapeŝto. Li konatiĝis kun Alajos Stróbl, poste li lernis unu jaron en Vieno, poste en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Antal Lórántfi. Li unue ekspoziciis en 1909. Post 3 jaroj li rondvojaĝis en Eŭropo. Li faris la unuan gravan verkon en 1913. En la 1920-aj jaroj li faris monumentojn pri falintoj de la 1-a mondmilito. Inter 1921-1960 li instruis en la ĉeflernejo. Dum la socialismo li estis ŝatata skulptisto, eĉ Stalino li mendis skulptaĵon. Alia skulptaĵo pri Stalino en Budapeŝto estis detruita en 1956, laŭ opinioj tiu detruo estis la komenco de la revolucio. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1953

Verkoj (elekto)

redakti

István Tisza 1926, Debrecen

Emeriko de Hungario 1930, Budapeŝto

Libereco sur Monto Gellért, ĉefverko, estis simbolo de Budapeŝto

Lajos Kossuth en Placo Kossuth Lajos, 1952

Lenino 1968 en Kecskemét kaj Szombathely

Diversaj tombejaj skulptaĵoj

Elektitaj disĉiploj

redakti

Rilata temo

redakti

Muzeo Omero (Italio)

Fontoj

redakti

Hungara Vikipedio