William John Bankes
William John BANKES (n. la 11-an de decembro 1786 - m. la 15-an de aprilo 1855), filo de Henri Bankes la 2-a, estis eminenta brita esploristo egiptologo kaj aventuristo. Li apartenis al la familio Bankes el Dorset, kaj rekonstruis la terenon Kingston Lacy laŭ ties nuna aspekto. Li abunde vojaĝis al Mezoriento kaj Egiptio, kaj kreis la plej grandan kolekton de egiptaĵoj en la tuta mondo.
William John Bankes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-a de decembro 1786 en Kingston Lacy |
Morto | 15-a de aprilo 1855 en Venecio |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Kingston Lacy |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Reĝlando de Granda Britio (–1801) |
Alma mater | Trinity College Westminster School |
Familio | |
Patro | Henry Bankes (en) |
Patrino | Frances Woodley (en) |
Frat(in)o | George Bankes (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo politikisto arkeologo egiptologo |