Visalia (Kalifornio)
Visalia (Kalifornio) estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio, en la okcidenta parto de Nordameriko kaj estas la administra centro de la kantono Tulare. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 141 384 loĝantoj sur areo de 97,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 456 loĝantoj/km².
Visalia | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Kalifornio ĉarta urbo en Kalifornio urbego kantona sidejo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Tulare | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 93277 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 141 384 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 456 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 20′ N, 119° 18′ U (mapo)36.330277777778-119.2925Koordinatoj: 36° 20′ N, 119° 18′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 101 m [+] | ||||
Areo | 97,11 km² | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Visalia, California [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodoj: 93277-93279, 93290-93292
- Telefonkodo: 559
Geografio
redaktiVisalia situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato, en Valo San Joaquin. Los Anĝeleso troviĝas 310, San Francisco 370 km.
Historio
redaktiEn la nuna Visalia indianoj vivis dum jarmiloj. Laŭ dokumento la unuaj eŭropanoj alvenis en 1722. Visalia estis fondita en 1852, kaj en la sekva jaro ĝi iĝis provizora kantona administrejo. Tiutempe multaj serĉis orojn en la proksimeco. En 1860 la urbeto ricevis telegrafan ligon. Visalia oficiale urbiĝis en 1874.
Ekonomio
redaktiEn apudaĵo de Visalia oni okupiĝas pri agrikulturo (precipe vinberoj, olivoj, kotonoj, citronoj). En la urbo oni produktas elektronikaĵojn kaj paperojn.
Trafiko
redaktiVisalia havas urban flughavenon. Aŭtovojoj estas atingeblaj al Bakersfield kaj Fresno.
Klimato
redaktiVisalia situas precipe en mediteranea klimato (iomete en dezerto klimato) laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 10-24 °C, en julio averaĝe kun 35 °C, en decembro averaĝe kun 3 °C. Jare pluvas po 276 mm. La pluvo kulminas en januaro, julie kaj aŭguste praktike ne pluvas. Neĝo estas malofta en la urbego.
Vidindaĵoj
redakti- teatro Fox
- historiaj konstruaĵoj, ekzemple Banko de Italio, malnova poŝtejo
- Nacia Parko Sekvoja en la proksimeco (58 km)
Famuloj
redaktiEn Visalia naskiĝis Robert B. Laughlin kaj Bryan Allen.
Ĝemelurboj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- inter alie: Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)