Vilmos Pecz
Vilmos PECZ [vilmoŝ pec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pecz Vilmos estis hungara lingvisto, instruisto, filologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1902).
Vilmos Pecz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1854 en Strâmbu |
Morto | 9-an de novembro 1923 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 48/3-1-31 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1872–1875) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
Vilmos Pecz [1] naskiĝis la 20-an de marto 1854 en Transilvanio en Sztrimbuly [strimbuj] (nuntempa Strâmbu en Rumanio). Li mortis la 9-an de novembro 1923 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiVilmos Pecz frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1876. Post 2 jaroj li doktoriĝis. Inter 1877–1891 li instruis en gimnazio en Budapeŝto, dume li ankaŭ plulernis en Germanio. Inter 1885–1891 li instruis ankaŭ en universitato en Budapeŝto, poste en Universitato Kolozsvár. Li estis dekano en 1894. En la sekva jaro li reiris al Budapeŝto, kie li ĝismorte instruis en la universitato.
Verkaro (elekto)
redakti- Latin verstan és prosodia gymnasiumok számára (1881)
- Uj-görög nyelvtan olvasmányokkal és bevezetéssel az uj görög nyelvtudományba (Nov-greka gramatiko kun legaĵoj kaj enkonduko al la nova greka lingvo), (1894)
- Ókori lexikon (1902–1904) - nuntempe ankaŭ elektronika formo ĝi aperis