Vilém Werner
ĉeĥa verkisto
Vilém Werner (naskiĝis la 8-an de decembro 1892 en Vieno, Aŭstrio - mortis la 22-an de majo 1966 en Prago, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa verkisto, kies teatraĵo Homoj sur Flosglacio estis tre populara, filmita kaj ankaŭ esperantigita.
Vilém Werner | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de decembro 1892 en Vieno | |
Morto | 22-an de majo 1966 (73-jaraĝa) en Prago | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Vilém Čermák • V. V. Čermák vd | |
Okupo | verkisto dramaturgo dramaturgo filma scenaristo vd | |
Laborkampo | Literaturo, dramo, radio dramaturgy (en) kaj kina scenverkado vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Werner pasigis infanaĝon en Vieno, studis en gimnazio en Prago, sed ne finis ĝin. Laboris en eldonejo, en gren-oficejo dum la unua mondmilito (1916-1917), en slovaka gren-oficejo (1918-1923), direktoris firmaon distribuantan ĵurnalojn, iĝis sekretario de Pragaj Urbaj Teatroj (1928-1932), dramaturgo de Ĉeĥoslovaka Radio (1933-1941). Post la milito oni ne permesis al li publikigi, li nur rajtis labori kiel ekonomiisto de Teatro Jiří Wolker en Prago.
Verkoj
redakti- Choulostivá situace (Tikla situacio, 1925)
- Pod stromem zapovězeným (Sub arbo malpermesita, 1926)
- Zkáza (Pereo, 1927)
- Lázně Zázračná Voda (Banurbo Mirakla Akvo, 1928)
- Srdce na uzdě (Bridita koro, 1928)
- Rekovný Honza (Heroa Joĉjo, 1929)
- Kuli (1929)
- Todo je outsider (Todo estas senŝanculo, 1930)
- Láska je problém ožehavý (Amo estas problemo tiklega, 1930)
- Právo na hřích (Rajto peki, 1931)
- Komediant Hermilín (Komedianto Ermeno, 1932)
- Labyrint přátelství (Labirinto de geedzeco, 1934)
- Zuzana hraje vabank (Susana ludas pri ĉio, 1934)
- Medvědí tanec (Ursa danco, 1936)
- Lidé na kře (Homoj sur flosglacio, 1936)
- Noví lidé (Novaj homoj, 1939)
- Štěstí je umění (Feliĉo estas arto, 1940)
- Červený mlýn (Ruĝa muelejo, 1940)
- Půlnoční slunce (Noktomeza suno, 1941)
- Sedí rybář u vody (Sidas fiŝisto ĉe akvo, 1942)
- Život je samý zázrak (La vivo estas mirakloplena, 1944)
- Chodí houbař po lese (Promenas fungoserĉanto tra arbaro, 1947)
En Esperanto aperis
redakti- Homoj sur Flosglacio, (tr. Moraviaj Esperanto Pioniroj)