Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Saluton!
Mi estas Gamliel Fiŝkin. Mi faris ekde 2010 multajn kontribuojn al du lingvaj sekcioj de Vikipedio: en la rusa kaj en Esperanto. En la ruslingva Vikipedio mi havas ekde 2013 la rajton forigi paĝojn kaj fari decidojn pri forigo aŭ konservo de paĝoj (tia statuso ekzistas en Vikipedioj en la lingvoj hinda, hispana, japana, korea, persa, portugala, rusa, ukraina kaj vjetnama).
En Vikipedio en Esperanto nemalofte okazas, ke peto pri tuja forigo estas traktata post kelkaj tagoj, foje eĉ post kelkaj semajnoj; mi esperas malpliigi tiujn tempodaŭrojn. En la esperantlingva interfaco foje elgrimpas netradukitaj anglalingvaj esprimoj; mi esperas helpi ankaŭ en tradukado de interfaco.
Mi kreis en Vikipedio en Esperanto plurajn ŝablonojn, kelkaj el kiuj havas komplikajn kodojn kaj multegajn inkludojn: kelkaj kreitaj de mi ŝablonoj havas po kelkmil inkludojn, kaj unu eĉ dek sep milojn. Tiom vaste uzataj ŝablonoj estas frue aŭ malfrue protektataj; se iuj kreitaj de mi ŝablonoj estos protektitaj sed mi ne estos tiam administranto, mi ne plu povos redakti tiujn ŝablonojn.
Mi esperas, ke la komunumo de Vikipedio en Esperanto konfidos al mi administrantecon. Mi antaŭdankas ĉiujn, kiuj eldiros sian opinion sur ĉi paĝon.
Gamliel Fiŝkin 15:51, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Por
- Por: Ni bezonas administrantojn kun vera travivaĵo en nia vikipedio. Dankon Gamliel. --pino (diskuto) 16:07, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: --Lingveno (diskuto) 12:02, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: --Crosstor (diskuto) 08:52, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Kial ne ? --Jean-François Clet (diskuto) 09:00, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: "Farigu Vikipedion bonegan denove"! :P ~★ pikolas d 10:14, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Je bona kunlaboro. ThomasPusch (diskuto) 13:11, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Sukceson kaj ĝojon en la posteno! --Haruo (diskuto) 13:14, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Estu efikeca kaj afabla administranto! Kuraĝon ! --Forstbirdo (diskuto) 15:38, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Tute bone, laŭ mi. Moldur (diskuto) 17:04, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Bone.--kani (diskuto) 17:57, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Dankon pro kandidatiĝi.--Salatonbv (diskuto) 21:07, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Mi deziras al vi mmultan sukceson je via lingvopuriga laboro.--Longharulo (diskuto) 07:24, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Mi ne konas tiun uzanton, sed mi fidas kion li diras pino Rei Momo (diskuto) 10:04, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Kun apogo Krzysztof Śliwiński (diskuto) 06:32, 14 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: kun dankegon Uzanto:Edesbrieres 17:05, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Liaj celoj kaj lia laboro tre plaĉas al mi. —LLarson (dirita & farita) 17:29, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Ĉar vi estas sufiĉe lerta, mi subtenas vin. :-) --Tlustulimu (diskuto) 14:11, 17 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Multan sukceson. -- Yekrats (diskuto) 14:30, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Nia vikipedio bezonas fervorajn kunlaborantojn kaj mi vidis el viaj kontribuoj, ke vi serioze kunlaboras. DidiWeidmann (diskuto) 15:49, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Ni bezonas administrantojn kun bona travivaĵo en nia Vikipedio. Dankon Gamliel. --DidCORN (diskuto) 08:57, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: Jes, ni bezonas fervorajn kaj laboremajn administrantojn, ne honorajn. Sukceson!-- AndyHM 9:35, 23 jul. 2016 (UTC)
Kontraŭ
Sindetenoj
Komentoj
- Komento: Aldonante, ke helpi Esperantigi—aŭ malangligi—Vikipedion malofte bezonas administranton. 😊 —LLarson (dirita & farita) 17:29, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Rigardu por ekzemplo al Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj. Ĉu vi vidas kien montras la ligilo «Poŝtelefonaj kontribuoj»? Tie necesas ne tre granda korekto, sed fari ĝin povas nur administrantoj. Mi vidis ankaŭ foreston de akuzativa finaĵo ktp. Ĉiuj uzantoj povas redakti plej multajn el artikoloj, el ŝablonoj kaj el ceteraj paĝoj. Sed permesi al ĉiuj uzantoj redakti interfacon estus tro riske, ĉar interfacaj paĝoj enhavas ne nur tekstojn sed ankaŭ koderojn, hazarda eraro en kiuj povas igi la tutan Vikipedion en Esperanto provizore ne funkcii. Gamliel Fiŝkin 18:51, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- @Gamliel Fiŝkin: Mi bedaŭras, ke mi ne diris, ke mia volo estis, ke legontoj sciu, ke nur multaj lingvaj ŝanĝoj ne bezonas administraton. Kaj, vidinte tion, kion vi priskribas, mi pli fervore atendas vian ontan postenon. Dankon. 😊 —LLarson (dirita & farita) 20:00, 16 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Komento: Jam du semajnoj. Burokrato@Alaudo:@Tlustulimu:@DidiWeidmann: bv konkludi.--Salatonbv (diskuto) 13:52, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Demandoj al la kandidato
- Ĉu povos vi klarigi al mi se vi volas nur partopreni al tuja forigo de forigendaj artikoloj, aŭ iĝi pli ĝenerala administranto? Por mi plej grava por nia Vikipedio estas plibonigi la enhavojn de la esperantaj artikoloj (kio ĉiuj uzantoj rajtas kaj volonte faras, ekz. per la "laboro de la semajno") kaj ankaŭ plibonigi la titolojn de artikoloj, kiuj tro ofte estas neologismoj per nur aldono de la finaĵo -o al anglaj aŭ francaj terminoj, sed nur administrantoj povas fari tiajn lastajn ŝanĝojn, kiam uzantojn proponas pli taŭgajn esperantlingvajn terminojn.--DidCORN la 23-a de majo 2016, 9:30 (UTC)
- @DidCORN:Certe, mi ne intencas limigi mian agadon per tuja forigo. Pri forigado rezulte de diskuto mi opinias, ke tie necesas argumentitaj decidoj, ne kelkvortaj frazetoj. En la ruslingva Vikipedio mi havas statuson rajtigantan decidi pri forigo aŭ konservo de paĝoj, kelkaj el miaj decidoj pri tio ampleksas du kilobajtojn kaj eĉ pli; kelkaj el ili estas listigitaj en mia uzantopaĝo tie (ruse). Se mi ĝuste komprenis, vi parolas pri tio, ke en Vikipedio en Esperanto nur administrantoj povas malŝalti aŭtomatan kreon de redirektilo dum alinomado. Mi opinias tion korektenda: tiu povo devas esti en dispono ne nur de administrantoj, sed de ĉiuj patrolantoj. Gamliel Fiŝkin 16:45, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farite Ĉar estas 20 poraj, sed neniuj kontraŭaj voĉoj, mi ĵus donis al li la statuson de administranto. :-) --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Estimataj kolegoj! Mi dankas ĉiujn! Mi esperas esti inda je via konfido. Gamliel Fiŝkin 19:59, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.