Veľká Ida
Veľká Ida (hungare Nagyida) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Veľká kaj nagy signifas: granda.
Veľká Ida | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 044 55 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 911 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 36′ N, 21° 10′ O (mapo)48.621.16666667Koordinatoj: 48° 36′ N, 21° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 218 m [+] | ||
Areo | 31,01 km² (3 101 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľká Ida [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 31 km²
- Supermara alteco: 210 m
- Loĝantaro: 3040[kiam?]
- Poŝtkodo: 044 55
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
redaktiVeľká Ida situas grandparte sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Rožňava-Košice. La lasta urbo troviĝas 16 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1251. En 1406 fortikaĵo konstruiĝis, kiun la husanoj akiris en 1442. En 1556 Ferdinando la 1-a okupis, poste malkonstruis ĝin. En 1650 tuteŭropa koncilio de judoj okazis tie. Nagyida akiris la rangon kampurbo en la 19-a jarcento. En 1910 loĝis en Nagyida 2047 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Nagyida rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo imponaj fabrikoj pri feraĵoj konstruiĝis. En 2001 loĝis en Veľká Ida 2808 homoj, (1381 slovakoj, 888 ciganoj, 516 hungaroj, 12 ĉeĥoj kaj aliaj). En 2006 farejo pri asfalto konstruiĝis.
Vidindaĵoj
redakti- restaĵoj de la fortikaĵo
- kalvinana klasikisma preĝejo de 1799
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno el la 14-a jarcento, barokigita en 1743
- sinagogo de 1780
- renesanca kastelo de Csáky (ĉAki) el la 17-a jarcento, post jarcento klasikismiĝis
- klasikisma kastelo de 1824
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento
Menciindaĵoj
redakti- poeto Péter Ilosvai Selymes tie instruis inter 1510 kaj 1513
- pri la sieĝo temas poemo "Ciganoj en Nagyida" de János Arany
Famuloj
redaktiEn la iama Nagyida naskiĝis: