Valdeavellano

municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio

Valdeavellano [baldeabeĜAno] ("valo de avelarbo") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 108 loĝantoj sur areo de 35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas valdeavellaneros [baldeabeĝaneros] respektive valdeavellaneras [baldeabeĝaneras].

Valdeavellano
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19142
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 2° 58′ U (mapo)40.666111111111-2.9680555555556Koordinatoj: 40° 40′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 964 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Valdeavellano (Kastilio-Manĉo)
Valdeavellano (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Valdeavellano
Valdeavellano (Hispanio)
Valdeavellano (Hispanio)
DEC
Situo de Valdeavellano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeavellano [+]
vdr

Valdeavellano situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la norda parto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas preskaŭ en la centro, je altitudo de 964 m super marnivelo; je 31 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°39′58″N 2°58′05″Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Atanzón, Caspueñas, Brihuega kaj Valfermoso de Tajuña.

Historio

redakti
 
Pordego de la preĝejo de Sankta Maria Magdala

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 484 en 1950 al 96 en 1991, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdeavellano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdeavellano kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 108 en 2023.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kun romanika pordenirejo kaj la ĉefa placo kun urbodomo kaj pilorio: la pilorio aperas en la blazono.

Vidu ankaŭ

redakti