„ Ĉi tiu verko unue aperis kiel felietono en Heroldo. Opinioj pri ĝi eksterordinare malakordas. Rusa kritikisto ĝin kondamnis, pro tio, ke ĝi ne spiras la spiriton de la Kvinjara Plano. Unu recenzisto diris, ke ĝi estas literature senvalora: alia ĝin laŭdis kiel unuarangan juvelon en nia literatura trezoro.
Efektive, la libro ne pretendas esti, kaj ne estas, politika propagandilo aŭ literatura majstraĵo. Ĝi estas simpla romano, tempopasigilo, kaj bona specimeno el tiu klaso. La historio estas interesa, kvankam neverŝajna ; la stilo estas flua, kaj la lingvaĵo entute bona ; oni legas la verkon plezure. Al tiu, kiu deziras facilan libron por sin distri en liberaj momentoj, la libro estas tute rekomendinda.*
Korektindaj estas : Se li ne sukcesos havigi tiun sumon ĝis (antaŭ) la 4a de Majo; bonŝanca (bonsorta) tago; kelkion (ion); Permesu, ke mi miras (miru). La sinjorinoj notos la esprimojn : ĉinhila pelto, ĝorĝeta silko, nefrit-verda robo. Interesaĵoj: anemono-tagoj (flagdays); mankiso; vizaĝo rasa (of breeding); malkursiva skribado ; ŝimio (danco); onim; alonĝo, sesa senso ; vitrinoj (glass cases); kaj la interjekciaĵoj; Al kukolo! (Hang it all !); Kokolores ! (Cockalorum !); Na!
- Parenteze: similaj rimarkoj estos aplikeblaj al la alia Herold'a romano Anstataŭa Edzino ”
|