Tunku Aminah Maimunah Iskandariah
Yang Amat Muila Maimunah Iskandariah Tunku Aminah bint Sultan Ibrahim Ismail (naskiĝis la 8-an de aprilo 1986 ) estas la ununura filino de la geedzoj Ibrahim Ismail kaj Raja Zarith Sofia. Ŝi havas ses fratojn kaj plejofte nomiĝas "Tunku Inah". Ŝi naskiĝis en Johor Bahru kaj edukiĝis en Tadika Hiltop, Educatief Sri Utama Johor Bahru kaj Johor Bahru Convent School. ŝi daŭrigis la edukadon je A-nivelo ĉe Salle College kaj la Australian International School Singapore. Pro tio ŝi diplomiĝis kaj akiris "Higher School Certificate". Ŝi ankaŭ lernis rajdi ĉevalon je aĝo de 11 jaroj kaj heredis de ŝia patrino la arton de pentrado.
Tunku Aminah Maimunah Iskandariah | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 8-an de aprilo 1986 en Johor Bahru, Johor | |
Religio | islamo | |
Familio | ||
Patro | Ibrahim Ismail vd | |
Patrino | Raja Zarith Sofia vd | |
Gefratoj | Ismail Idris, Crown Prince of Johor (en) , Prince Idris of Johor (en) , Prince Abdul Jalil of Johor (en) , Prince Abdul Rahman of Johor (en) kaj Prince Abu Bakar of Johor (en) vd | |
Edz(in)o | Dennis Muhammad Abdullah (2017) | |
princino de Johor Malajzio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Oni kritikis ŝin pro senkaptukaj fotoj de ŝi. Pro tio ŝia konto ĉe Instagram fermiĝis.
Je la 14-a de aŭgusto 2017 ŝi edziniĝis kun la nederlanda eks-futbalisto/eks-modelo Dennis Verbaas.
Eksteraj ligiloj
redakti- Kosmo Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine (malajzie)
- Oficiala video de la geedziĝo