Torrance
Torrance estas marborda grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 147 067 loĝantoj sur areo de 53,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 763 loĝantoj/km².
Torrance | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Kalifornio urbego ĉarta urbo en Kalifornio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
Telefonkodo | 310 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 147 067 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 763 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 50′ N, 118° 20′ U (mapo)33.8358492-118.3406288Koordinatoj: 33° 50′ N, 118° 20′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 27 m [+] | ||||
Areo | 53,23 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Torrance, California [+] | |||||
Geografio
redaktiTorrance situas laŭ marbordo de Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.
Historio
redaktiLa nuna Torrance origine estis areo de indianoj. En 1784 jam la hispanoj havis la kampojn. En la 1900-aj jaroj Jared Sidney Torrance aĉetis la bienojn. La setlejo nomiĝis Torrance ekde 1912 kaj ĝi iĝis urbeto en 1921. Post la 2-a mondmilito oni komencis produkti aerspacajn konsistaĵojn kaj graviĝis ankaŭ la naftoindustrio.
Ekonomio
redaktiTorrance estas hejmoj de grandaj japanaj aŭtoproduktantoj: Toyota, Honda. Menciindas ankaŭ produktado de aerspacaj konsistaĵoj kaj helikopteroj. Rande de la urbego oni rafinas petrolon.
Trafiko
redaktiLoĝantoj de Torrance uzas la proksiman flughavenon de Los-Anĝeleso. La urbego havas ligojn voje kaj fervoje al la proksimaj urboj. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn en la urbego.
Klimato
redaktiTorrance situas en mediteranea aŭ subtropika klimatozono. La temperaturo averaĝe estas en januaro 13 °C, en julio 21 °C. Jare pluvas po 345 mm. La matenoj de junio estas ofte nebulaj.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Torrance naskiĝis usona-hungara tekvondisto Omar Salim.