Tormafölde
Tormafölde estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. Torma signifas: kreno.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 19 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.5381/16.5907
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 8876
- Telefonprefikso: 92
Situo
redaktiTormafölde situas ĉe rando de Montetaro Zala en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Lenti troviĝas 13, Letenye 19, Nova 22, Zalaegerszeg 46, Budapeŝto 248 kilometrojn [1][rompita ligilo].
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1397 laŭ la tiama ortografio "Tormafeuld". En 1896 incendio okazis. Vilaĝservoj estas interretejo, kuratora servo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- preĝdomo de Baptistoj
- protektata arbaro
- konkursejo por motorbicikloj