Tivadar Thienemann
Tivadar Thienemann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Thienemann Tivadar estis hungara literaturhistoriisto, lingvisto, profesoro, membro (korespondanta en 1923) de Hungara Scienca Akademio. Lia familia nomo estis ankaŭ Thass-Thienemann.
Tivadar Thienemann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1890 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de marto 1985 (94-jaraĝa) en West Roxbury |
Lingvoj | angla • germana • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1913) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto ĵurnalisto germanisto lektoro literaturhistoriisto gimnazia instruisto universitata instruisto |
Tivadar Thienemann [1] naskiĝis la 1-an de majo 1890 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de marto 1985 en Masaĉuseco en West Roxbury.
Biografio
redaktiTivadar Thienemann frekventis universitatojn en Budapeŝto, Berlino kaj Lejpcigo. En 1913 li ekinstruis en mezlernejo en Budapeŝto. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li instruis jam en la universitato. En 1922 li fondis societon kaj literaturan revuon. En la studjaro 1925 li estis dekano en Pécs. Ekde 1934 li instruis jam en Universitato de Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li migris al Usono. Li longe vivis en Bostono. Li okupiĝis precipe pri la germana lingvo kaj literaturo. Li ricevis premion en 1930.
Verkaro (elekto)
redakti- Német és magyar nyelvújító törekvések (1912)
- Die deutschen Lehnwörter der ungarischen Sprache (1922)
- Irodalomtörténet (Literaturhistorio), (1931)
- Német- magyar kéziszótár; Magyar-német kéziszótár (Germana-hungara kaj hungara-germana manvortaroj), (1943)
- Subconscious language (1967)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio