Szende Riedl
Szende Riedl [sende ridl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Riedl Szende estis hungara lingvisto, pastro, instruisto, profesoro, lektoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia patro estis Frigyes Riedl.
Szende Riedl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Riedl Mansvetus Anselmus |
Aliaj nomoj | Mansvetus Anselmus |
Naskiĝo | 15-an de marto 1831 en Banská Bystrica |
Morto | 15-an de oktobro 1873 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Frigyes Riedl |
Okupo | |
Okupo | lingvisto universitata instruisto |
Szende Riedl [1] naskiĝis la 15-an de marto 1831 en Hungara reĝlando en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio). Li mortis la 15-an de oktobro 1873 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSzende Riedl frekventis universitaton en Germanio. En 1847 li pastriĝis, en la sekvaj jaroj li edukis ĉe riĉaj familioj. En 1852 li abdikis pri la pastreco kaj li instruis en gimnazio. Inter 1854-1860 li estis hungarlingva lektoro en universitato en Prago. En 1861 li ekinstruis en gimnazio en Pest (urbo), post 2 jaroj li instruis jam en la universitato. Li okupiiĝis precipe pri la hungara lingvo.
Verkaro (elekto)
redakti- Wehmuts-Klange (1852)
- Német nyelvtan (Germana gramatiko), (1862)
- Magyar nyelvtan (Hungara gramatiko), (1864)
- Van-e elfogadható alapja az ik-es igék külön ragozásának (1873)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero R kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero M kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)