Surimono

ĝenro de japana ksilografio

Surimono (摺物) estas ĝenro de japana ksilografio. Ili estis private komisiitaj por specialaj okazoj kiel Novjaro. Surimono laŭvorte signifas "presaĵon". Estante produktitaj en malgrandaj nombroj por ĉefe edukita publiko, surimono estis ofte pli eksperimenta laŭ temo kaj traktado, kaj ekstravaganca en prestekniko, ol la komercaj presaĵoj. Ili estis plej popularaj el la 1790-aj ĝis la 1830-aj jaroj, kaj multaj ĉefaj artistoj produktis ilin.[1] Unu el la plej famaj ksilografiaj artistoj kiuj startis el la produktado de surimono estis Suzuki Harunobu, konsiderata la genio malantaŭ la posta enkonduko (en la 1760-aj jaroj) de Niŝiki-e ("brokaĵ-presaĵoj").

Gravuraĵo surimono de Kacuŝika Hokusaj, nome "Rokfiŝisto".

La plimulto de surimono estis menditaj de poeziaj societoj por bildigi la poemon venkinton de konkurenco okazigita de tiuj societoj. Tiuj gravuraĵoj ĝenerale havis pli malgrandan formaton kaj la ĉizado de la kanji postulis altan gradon de lerteco.

Ankaŭ la aktoroj de kabuki mendis "surimono"-n por rememorigi gravajn okazaĵojn en siaj karieroj, kiel nomŝanĝo aŭ debuto sursceneje de filo.

Referencoj

redakti
  1. "surimono". Japanese Architecture and Art Net Users System. Alrita en 2009-12-30 kaj 9an de julio 2024.