Stutgarto
Stutgarto[1] aŭ Ŝtutgarto[2] (germane Stuttgart, alemane Schdùagert) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 632 865 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.
Stutgarto | ||||||
| ||||||
urbego • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • financa centro • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj • ĉefurbo de germania federacia lando | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo ("urba distrikto") | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0711 | |||||
Poŝtkodo | 70173–70619 | |||||
Aŭtomobila kodo | S | |||||
Oficiala Municipokodo | 08111000 | |||||
NUTS | DE111 | |||||
LOCODE | DE STR | |||||
Subdivido | 23 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 152 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Frank Nopper | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 70173 Stuttgart | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 632865 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)48.77759.18Koordinatoj: 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 247 m | |||||
Areo | 207,36 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stuttgart.de/ | |||||
Geografia situo
redaktiStutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo, estas la administra centro de samnoma distriktaro, nomata do distriktaro Stutgarto, kaj havas la statuson de eksterdistrikta urbo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.
Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta Germanio.
Urbopartoj
redaktiLa urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).
Historio de la urbo
redaktiSurloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon ĉirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.
En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.
Vidindaĵoj
redaktiServoj
redaktiPolitiko
redaktiEkde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Fritz Kuhn de la verdula partio, antaŭe regadis Wolfgang Schuster kaj Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.
Ekde la elektoj de 2014 la magistrato konsistas el:
CDU | 28,3% (+4,0) | 17 seĝoj (+2) |
GRÜNE (verduloj) | 24,0% (−1,3) | 14 seĝoj (-2) |
SPD | 14,3% (−2,7) | 9 seĝoj (−1) |
FW | 7,1% (−3,2) | 4 seĝoj (-2) |
FDP | 5,9% (−5,0) | 4 seĝoj (-3) |
Socia, ekologia Stutgarto | 5,4% (+0,8) | 3 seĝoj (±0) |
AfD | 4,7 % (+4,7) | 3 seĝoj (+3) |
PDS | 4,5% (±0) | 1 seĝo (±0) |
Piratoj | 2,0% (+2,0) | 1 seĝo (+1) |
listo STAdTISTEN | 1,7% (1,7) | 1 seĝo (+1) |
studenta listo (StudL) | 1,2% (+1,2) | 1 seĝo (+1) |
REP | 0,7% (−1,8) | 0 seĝoj (−1) |
Ekonomio
redaktiStutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universitato de Stutgarto, Universitato de Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.
Amaskomunikiloj
redaktiLa Sudokcidentgermana Radio - germane Südwestrundfunk (mallonge SWR), do nur Sudokcidenta Radio - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Stutgarto kaj pliaj sidejoj en Baden-Baden kaj Majenco.
Transporto
redaktiSporto
redaktiFutbala Mondpokalo 2006
redaktiInter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.
Historio de Esperanto en Stutgarto
redaktiLa unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. En la apudarbara, okcidenta urboparto Hasenberg estas po strato nomata "Esperantostraße" kaj "Zamenhofstraße".
Famaj stutgartanoj
redakti- Adolf von Kröner, eldonisto (1836-1911)
- Andreas Friedrich Bauer, presila inĝeniero
- Carl Gustav Calwer, ornitologo (1821-1874)
- Berthold Graf Schenk von Stauffenberg (1907-1944), rezistbatalanto kontraŭ la nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto
- Elizeo Roslino, Helisäus Röslin, Helisaeus Roeslin (1545-1616) germana matematikisto, astronomo, geografo, privata kuracisto de palatinataj grafoj Georgo Johano la 1-a kaj Johano Rejnhardo la 1-a
- Ellis Kaut, germana verkistino aŭtoro de Pumuckl (1926-2015)
- Eugen Dönt, klasika filologo
- Friedrich Schiller (1795-1805), poeto, studis en Stutgarto
- Gottlieb Daimler, inventinto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6-a de marto 1900
- Gustav Schwab, verkisto, lirikisto, publicisto kaj eldonisto
- Gyula Mitrovics (hungara profesoro) mortis en Stutgart
- Georg Wilhelm Friedrich Hegel, poeto kaj filozofo
- Lajos Rauscher, grafikisto
- Michael von Albrecht, filologo klasika
- Otfried Mylius, verkisto
- Paŭlino (Saksio-Vajmaro-Eisenach), hereda granddukino
- Rezső Peéry, hungara verkisto mortis en Stutgarto
- Richard Freiherr von Weizsäcker, federacia prezidento de Germanio (1984–1989)
- Karl Doppler, aŭstrohungara dirigento mortis en Stutgarto
- Árpád Doppler, hungardevena komponisto mortis en Stutgarto
- János Kulka (dirigento) (hungardevena) mortis en Stutgarto
- Ödön Singer, violonisto (hungardevena) mortis en Stutgarto
- Henrik Schmahl mortis en Stutgarto
- Joselu, laŭ pasporta nomo José Luis Sanmartín Mato, hispana futbalisto, naskiĝis en Stutgarto
Partneraj urboj
redaktiStutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:
- Brno, Ĉeĥio de 1989
- Cardiff, Kimrio, Britio de 1955
- Kajro en Egiptio de 1979
- Lodzo en Pollando de 1988
- Mencel-Burgibo en Tunizio de 1971
- Mumbajo antaŭe Bombajo en Barato de 1968
- Samaro en Rusio de 1992
- Sankta Heleno en Britio de 1948
- Sankta Luiso en Usono de 1960
- Strasburgo en Francio de 1962
Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:
Referencoj
redakti- ↑ Stutgarto laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1040, dekstra kolumno, ankaŭ laŭ la eldono de 2020, reta eldono
- ↑ alternative Ŝtutgarto en multaj gazetaj artikoloj, ekzemple paĝo 17-19, eldono 4/2019 № 256 de Esperanto aktuell aŭ intervjuo kun Rainer Kurz, tiama prezidanto de GEA, en Kajeroj el la Sudo (Murcia), numero julio-septembro 2000, de la hispana SAT-sekcio, kvankam substrekindas ke ĝis la 1990-aj jaroj pli ofte en la gazetaro por esperantlingvaj artikoloj uziĝis la origina nacilingva urbonomo Stuttgart
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (germane kaj angle)
- Informoj por turistoj (germane, angle kaj ĉine)
- esperanto-stuttgart.de, retejo de la Stutgarta esperantistaro (esperante kaj germane)
- paĝo de la loka Esperanto-grupo en retejo Facebook (esperante kaj germane)
- Pli da utilaj lokaj Esperanto-informoj Arkivigite je 2004-12-04 per la retarkivo Wayback Machine (esperante kaj germane)
- StadtPanoramen Stuttgart – Panoramaj vidaĵoj de Stutgarto (germane)