Stradouň
Municipo Stradouň situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondumita pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Novohradka, ĉe la ŝoseo n-ro 17 inter Chrudim kaj Zámrsk, 5 km okcidente de la vilaĝo Zámrsk. Vivas ĉi tie 174 loĝantoj (2024). En la vilaĝo eblas vidi multajn kamparanajn malnovajn bienajn domojn kun pordegaj enirejoj. Iuj estas rekonstruitaj, sed pluraj estas ne konservitaj. En la vilaĝo eblas vidi ankaŭ plurajn statuojn de hejmaj katoj antaŭ aŭ en la fenestroj de domoj.
Stradouň | |
germane Stradaun | |
municipo | |
Stradouň
| |
Oficiala nomo: Stradouň | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Vysoké Mýto |
Historia regiono | Bohemio |
Rojo | Svařeňka |
Situo | Stradouň |
- alteco | 254 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 58′ 21″ N 16° 03′ 56″ O / 49.97250 °N, 16.06556 °O (mapo) |
Katastro | 5,14 km² (514 ha) Stradouň |
Loĝantaro | 174 (2024) |
Denseco | 33,85 loĝ./km² |
Tabulo | Orientelba tabulo |
Unua skribmencio | 1160 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 538 63 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0534 |
NUTS 5 | CZ0534 572306 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Stradouň | |
Retpaĝo: www.stradoun.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vinary, Chroustovice, Ostrov, Trusnov, Vraclav kaj Radhošť.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1160, kiam senjoro Štěpán dediĉis enspezojn de doganejo en Stradouň al monaĥejo en Podlažice. La vilaĝo tiam troviĝis ĉe unu el branĉoj de grava t.n. Trstěnická vojo inter Prago kaj Moravio. En la jaro 1304 posedis Stradouň monaĥejo en Zbraslav, al kiu dediĉis ĝin reĝo Venceslao la 2-a. Dum husanaj militoj la vilaĝon posedis la reĝa urbo Vysoké Mýto. Post husanaj militoj vendis ĝin reĝo Sigismondo al Diviš Bořek el Miletínek, sed post iu tempo akiris ĝin la urbo reen en sian tenadon. Tiel estis ĝis la jaro 1548, kiam imperiestro Ferdinando la 1-a konfiskis Stradouň kaj pluan havaĵon de Vysoké Mýto pro kontraŭstaro kontraŭ li. Pli malfrue proprumis la vilaĝon posedantoj de la sinjorejo Chroustovice, familiaroj Slavata kaj Žerotín. Ĝis tempo antaŭ la batalo sur Blanka monto estis ĉiuj posedantoj de la sinjorejo Chroustovice utrakvistoj, aŭ okaze de familiaro Źerotín unuiĝaj fratoj. Post batalo sur Blanka monto tutan sinjorejon Chroustovice aĉetis Johan Baptist Weber, kiu zorgis en ĉeĥaj landoj pri divido de konfiskita havaĵo de nekatolikaj nobeluloj kaj de aliaj posedantoj.
En la jaro 1781, kiam estis proklamita edikto pri religia toleremo, povis al siaj konfesioj publike aliĝi ankaŭ evangelianoj, se ili elektis al si unu el du tiuj eklezioj. Bedaŭrinde tio ne validis pri posteuloj de iamaj husanoj, kiuj ne volis esti anoj de tiam permesataj eklezioj. Unu el centroj de movado tiel nomataj "fantaziuloj" en regiono Vysoké Mýto fariĝis Stradouň. La movadon gvidis ĉi tie loĝanta Vojtěch Valenta, poste forĝisto el Mentour Josef Žvejkal kaj ankoraŭ pli poste vaga teksisto František Felcman. Post lia onidira arestigo kaj akcepto en pragan frenezulejon la movado malprogresadis. Malgraŭ tio daŭris en Stradouň en la dua duono de 19-a jarcento radikalaj opinioj, oni subtenadis starigon de monumento al Jan Žižka kaj estis rememorata naskiĝdatreveno de Jan Amos Komenský. Post la unua mondmilito, en la jaro 1920, estis de radikaluloj ĉefe el Stradouň perforte elloĝigita katolika paroĥestro en Radhošť kaj enloĝigita tien paroĥestro de tiam nova Eklezio ĉeĥoslovaka husana. La preĝejo kaj paroĥestrejo estis per juĝa decido en la jaro 1923 redonita al katolika eklezio kaj aktivuloj en la afero eĉ kondamnitaj. Prezidento Masaryk fine al ili donis amnestion.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 497 |
1880 | 533 |
1890 | 516 |
1900 | 513 |
1910 | 510 |
1921 | 500 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 468 |
1950 | 323 |
1961 | 312 |
1970 | 274 |
1980 | 222 |
1991 | 179 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 163 |
2011 | 198 |
2014 | 200 |
2016 | 205 |
2017 | 192 |
2018 | 188 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 183 |
2020 | 187 |
2021 | 183 |
2022 | 181 |
2023 | 177 |
2024 | 174 |
Memorindaĵoj
redaktiĈevalŝanĝejo
redaktiDomo n-ro 1 sur rando de la vilaĝo estas iama ĉevalŝanĝejo el la duono de 19-a jarcento. Ĝi estas klasikisma duetaĝa konstruaĵo kun arkaĵejo.
Malnova forĝejo
redaktiKlasikisma domo kun arkaĵejo.
Sonorilturo
redaktiPrisma sonorilturo devenas el la unua duono de 19-a jarcento.
Tombejo
redaktiEn tombejo troviĝas atentinda kadavrejo.
Literaturo
redakti- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.