Stolberg (Harco)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Stolberg en la mezalta montaro Harco en centra Germanio. Ankaŭ ekzistas samnoma komunumo Stolberg en la germana regiono Rejnlando, krome simile literumita komunumo Stahlberg en la germania federacia lando Rejnland-Palatinato. |
Stolberg [ŜTOLberk] estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de septembro 2010 parto de la ampleksigita komunumo Südharz ("suda Harco") en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ memstara urba komunumo havis 1292 loĝantojn.
Stolberg | ||||||
| ||||||
komunumoparto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Mansfeld-Suda Harco | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 034654 | |||||
Poŝtkodo | 06547 | |||||
Aŭtomobila kodo | MSH | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | x (stato: fine de 2008) | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 34′ N, 10° 57′ O (mapo)51.56666666666710.949722222222Koordinatoj: 51° 34′ N, 10° 57′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 340 m | |||||
Areo | 67,52 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.gemeinde-suedharz.de/ | |||||
Historio kaj arĥitekturo
redaktiLa iama rezideja urbo fascinas per kompakta ensemblo de pli ol 400 framskeletaj domoj. Ĝi estas naskiĝloko de la gvidanto de la kamparana milito Thomas Müntzer kaj de Juliana zu Stolberg, la prapatrino de la nederlanda reĝa dinastio.
Medio natura
redaktiLa urbo troviĝas ene de biosfera rezervejo Karstlandschaft Südharz kun la plej granda germana karsta kaverno Heimkehle, la epizoda lageto Bauerngraben, la kirketo en Schwenda, la belvedero Josephskreuz kun la plej granda lorenokruco en la regiono ktp.
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo Stolberg
- Belvedero Josephskreuz
- Muzeoj Alte Münze kaj Kleines Bürgerhaus
- Paroĥa preĝejo de Sankta Marteno, kie predikis jam Lutero
- Scenejo de kabareta arto Anderswelt-Theater
- Naĝejo aventuriga Thyragrotte
- Erlebnishof Alte Posthalterei
Literaturo
redakti- Johann Arnold Zeitfuchs: Stolbergische Kirchen- und Stadt-Historie. Frankfurt/M. 1717 (Digitalisat)