Sonia Delaunay (naskonome ruse Сарра Ильинична (Элиевна) Штерн) (naskiĝis la  14-an de novembro 1885(nun 1885-11-14) en Odeso, mortis en la 5-an de decembro 1979 en Parizo) estis franca pentristino kaj dezajnistino de ukraina deveno, edziniĝinta kun la pentristo Robert Delaunay.

Sonia Delaunay
Persona informo
Aliaj nomoj Stern, Sara Elievna • Terk, Sonia • Uhde, Mrs. Wilhelm • Delaunay, Mrs. Robert
Naskiĝo 14-an de novembro 1885 (1885-11-14)
en Hradyzk
Morto 5-an de decembro 1979 (1979-12-05) (94-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Gambais Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj francarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Sonia Delaunay
Familio
Patro Elie Stern (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Wilhelm Uhde (1908–1910)
Robert Delaunay Redakti la valoron en Wikidata
Infano Charles Delaunay
 ( Robert Delaunay) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
tapestry designer (en) Traduki
desegnisto
gravuristo
dezajnisto
mododezajnisto
bindisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Inspirita de la formoj de kubismo kaj de la koloroj de Paul Gauguin, Vincent van Gogh kaj de orfeistoj, ŝi disvolvis, ekde 1910, stilon bazitan sur la supermeto aŭ 'simultana kontrasto' de puraj koloroj rompitaj en prismoj. Oni konsideras ŝin la reĝino de Art Deco.

Ŝi estis mallongtempe edziniĝinta kun la kritikisto kaj vendisto Wilhelm Uhde; en 1910 ŝi edziniĝis kun Robert Delaunay.

Ŝi ekspoziciis pentraĵojn, tolaĵojn kaj bindaĵojn realigitajn per tiu teĥniko kaj ankaŭ dezajnis kostumojn por teatro.

En la 1920-aj jaroj Delaunay dediĉis sin al dezajno de vestaĵoj kaj al siaj telaĵoj permane pentritaj per brilaj koloroj kiuj revoluciis la teksaĵ-dezajnon.

Post 1940 ŝia stilo fariĝis pli delikata kaj simpla, ĉefe en guaŝoj, kie ŝiaj kromataj eksperimentoj atingis novajn rekordojn de rafineco.

En 1964, la "Musée d'Art Moderne" de Parizo ricevis donacaĵon de 58 verkoj de ŝi, kiuj estis ekspoziciitaj en Luvro, per kio ŝi fariĝis la unua vivanta virino, kiu vidis siajn pentraĵojn ekspoziciitaj en tiu muzeo de Parizo.

En 1975 ŝi estis dekoraciita per Honora Legio.

Bibliografio

redakti
  • Carmen Verlichak, Las diosas de la Belle Époque y de los 'años locos', Editorial Atlántida, Bonaero, 1996 (ISBN 950-08-1599-0)

Eksteraj ligiloj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sonia Delaunay en la hispana Vikipedio.