Skuld
Skuld estis unu el la tri ĉefaj Nornoj de la nordia mitologio kune kun Urd kaj Verdandi. Kune kun ŝiaj fratinoj teksis la tapiŝon de la destino sub la frakseno Yggdrasil.
Skuld | |
---|---|
nord-ĝermana mitologia personaĵo | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Gefratoj | Verdandi • Urd |
Ŝia nomo en antikva nordia lingvo kaj en la modernaj skandinavaj lingvoj al "ŝuldo, kulpo, respondeco". Etimologie la vorto venas de skola en islanda/antikva nodia, "neceso, esti necesa". Tiu ĉi vorto kundividas la saman originon kun kelkaj ĝermanaj verboj kiel "skulle" en la sveda (kondicionalo, "tio kio povus esti") aŭ "should" en la angla ("tio kio devus esti").
Valkirio
redaktiSkuld ankaŭ estis valkirio, kiu rajdis en la batalkampoj decidante pri la vivo de la batalantoj kaj pri la sorto kiu alportos al la venkado. Ŝi estas menciita almenaŭ dufoje en poemoj verkitaj en la islanda/antikva nordia.
|
|
Nafnaþulur
redaktiEn la aldono nafnaþulur al la Edda de Snorri troviĝas la sekvantaj strofoj:
|
|