Skrapogumo
buleto de gumo aŭ kaŭĉuko, por senigi krajonan aŭ inkan markon
Skrapogumo estas ilo el gumo aŭ el alia materialo (ofte polivinil-klorido) por malaperigo de signoj, makuloj desegnitaj per krajono, inko, kreto, aŭ io alia. La hodiaŭaj skrapogumoj estas produktataj el miksaĵo de gumo, plantaj oleoj, fajna pumiko kaj sulfuro, per ekstrudado kaj vulkanizado, en mola aŭ malmola tipo.
Historio
redaktiOni skribis unuafoje en 1752 (Komunikaĵoj de la Franca Akademio) pri tio, ke planta gumo de kelkaj sudamerikaj arboj konvenas por forigi krajonsignojn. Je tipo kun krajono akiris patenton Joseph Rechendorfer en Novjorko, 1858.
Funkcio
redaktiLa skrapogumo forigas la grafitgrajnojn el inter la paperaj fibroj.