Silbury Hill
la plej granda prahistoria nenatura monteto en Eŭropo, en nuna suda Anglio
Silbury Hill (Monteto aŭ Holmo Silbury) estas la plej granda prahistoria nenatura monteto en Eŭropo kaj unu el la plej grandaj de la mondo. Ĝi altas 40 m, havas la diametron de 167m, aĝas ĉirkaŭ 4600-4700 jarojn.
Silbury Hill | ||
---|---|---|
Silbury Hill | ||
holmo [+] | ||
Lando | Granda Britio | |
Koordinatoj | 51° 24′ 56″ N, 1° 51′ 27″ U (mapo)51.415555555556-1.8575Koordinatoj: 51° 24′ 56″ N, 1° 51′ 27″ U (mapo) | |
Estiĝo | -2390 | |
Silbury Hill | ||
Vikimedia Komunejo: Silbury Hill [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĝi troviĝas en proksimo de Avebury, (graflando Wiltshire) en suda Anglio. Ĝia volumeno estas ĉirkaŭ 248.000 kubikmetroj.
ĝi kaj aliaj historiaj trovitaĵoj de la ĉirkaŭo apartenas al la Monda Kulturheredaĵo.
Laŭ la legendo, la holmo estas tombejo de reĝo Sil, sidanta sur ĉevalo el pura oro. Oni trovis neniun internan tombejon.
Oni ĝis nun ne povis eltrovi, kion celis la holmo, oni supozas eblan observejon de la ĉielo.
Vidu ankaŭ
redakti- Stonehenge
- kaj krome estis ankoraŭ, ĝis nun sen propraj esperantaj artikoloj, la parcencaj prahistoriaj lokoj Woodhenge, Avebury Stone Circle kaj West Kennet Long Barrow