Senluma kamero
Senluma kamero aŭ camera obscura (lat. camera „kamero“; obscura „senluma“) estas malhela ĉambro aŭ ujo, en kiun povas eniri lumo tra malgranda truo. En la truo povas eble troviĝi konveksa lenso; se ĉi tiu mankas, oni diras truofotilo. Sur la kontraŭa flanko ekestas renversita bildo. Tiun ĉi projekciaĵon oni povas rigardi aŭ desegni. La bildo estas tre malfortluma kaj povas esti rigardata nur je sufiĉa mallumigo de la ĉirkaŭaĵo. Tio okazas ekzemple per tuko, kiu detenas la ĉirkaŭan lumon ekster la duon-tralasema dorsflanko. Aŭ rigardonto eniras la kameron, je kio la adaptiĝo de la okulo plifaciligas la rigardon.
Funkciado
redaktiSimile al lenso trueto sur projekcifaco generas bildigon de priradiitaj objektoj. La skema ilustraĵo maldekstre montras ekzemple du radiofaskojn, kiuj eniras ekde du punkoj de objekto en la trueton. La malgranda diametro de la objektivo limigas la faskojn sur malgrandan malferm-angulon kaj malhelpas kompletan surtavoliĝo de la lumradioj. Radioj de la supra parto de objekto falas sur la malsupran parton de la projekcifaco, radioj el la malsupra parto iras supren. Ĉiu punkto de la objekto estas bildigata kiel disketo. La surtavoliĝo de la disketbildoj generas sendistordan bildon. El matematika vidpunkto la bildo estas rezulto de kunfaldaĵo el ideala bildigo de la objekto kun la diafragmofaco.
Historio
redaktiGiovanni Battista della Porta kreis sistemon da lensoj por la senluma kamero kiu povas esti konsiderata ia prototipo de la nuna kamerao.
Famaj surireblaj senlumaj kameroj
redakti- Germanujo:
- Senluma kamero kun rigardo en la ĉielon en Unna, Vestfalio.
- Senluma kamero sur la monto Oybin ĉe Zittau, konstruita en 1852, renovigita en 1980–83, ĉirkaŭrigardo je 360°, apartaĵo: projekciekrano estas la tegmento de Trabant.
- Senluma kamero en Hainichen ĉe Freiberg, konstruita en 1883, novigita en 1985
- Camera obscura en Mülheim ĉe Ruhr 1992
- Senluma kamero en Germana Filmmuzeo en Frankfurto ĉe Majno
- Senluma kamero en Stade, Niedersachsen, erbaut 2008
- Senluma kamero en Dresdeno en Technische Sammlungen der Stadt Dresden
- Senluma kamero en Ingolstadt (en la nova urbodomo)
- Senluma kamero en Biberach an der Riß en Jordanbad (en Sinnwelt)
- Senluma kamero en Hamburgo ĉe Altonaer Balkon (rigarde sur Köhlbrandbrücke en la haveno de Hamburgo)
- Senluma kamero en Marburg (en la kastelĝardeno)
- Portugalujo:
- Senluma kamero en Lisbono, Portugalujo (en la fortikaĵo supre de la urbo)
- Camera obscura en Tavira
- Hispanujo:
- Senluma kamero en Cádiz (en Torre Tavira)
- Senluma kamero en Jerez de la Frontera (en Alcázar)
- Senluma kamero en Peña Cabarga (en Kantabrio)
- Senluma kamero en Tudela (en Torre Monreal)
- Hungarujo:
- Britujo:
- Usono:
- Senluma kamero en San Francisco
- Pluaj landoj:
- Senluma kamero en Biel, Svisujo en Museum Neuhaus
- Senluma kamero en Langenlois, Malsupra Aŭstrio
- Senluma kamero en la Lomonosovo-Universitato je Moskvo
- Senluma kamero en Egino en Grekujo, konstruita en 2003, ĉirkaŭrigardo 360°
- Senluma kamero en Grahamstown, Sud-Afriko
- Senluma kamero en Havano, Kubo (ĉe Plaza Vieja)
- Senluma kamero en Hampi, Karnataka, Barato (Virupaksha-Templo).