Seiwa
Imperiestro Seiwa (清和天皇, Seiwa-tennō; naskiĝis la 25-an tagon de la 3-a monato, 850; mortis la 4-an tagon de la 12-a monato, 880) estis la 56-a imperiestro de Japanio, laŭ la tradicia ordo de sukcedantoj. Li regis de la 7-a tago de la 11-a monato de la jaro 858 ĝis la 29-a tago de la 11-a monato de la jaro 876.[1]
Genealogio
redaktiSeiwa estis la 4-a filo de la Imperiestro Montoku. Lia patrino estis Imperiestrino Dowager Fujiwara no Akirakeiko (明子), nomita ankaŭ Somedono-imperiestrino. Ŝi estis la filino de Fujiwara no Yoshifusa (藤原良房), kiu estis reganto kaj granda ministro de la ŝtatkonsilio.[2] Lia persona nomo antaŭ ol akcedi al la trono estis Korehito (惟仁). Oni konas lin ankaŭ sub la nomo Mizunoo no Mikado.[2]
Li estis pli juna duonfrato de la imperiestra princo Koretaka (惟喬親王) (844-897)
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- Brown, Delmer and Ichiro Ishida, eds. (1979). Gukanshō; "The Future and the Past: a translation and study of the 'Gukanshō,' an interpretive history of Japan written in 1219" translated from the Japanese and edited by Delmer M. Brown & Ichirō Ishida. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-03460-0
- Titsingh, Isaac, ed. (1834). [Siyun-sai Rin-siyo/Hayashi Gahō (1652)], Nipon o daï itsi ran; ou, Annales des empereurs du Japon, tr. par M. Isaac Titsingh avec l'aide de plusieurs interprètes attachés au comptoir hollandais de Nangasaki; ouvrage re., complété et cor. sur l'original japonais-chinois, accompagné de notes et précédé d'un Aperçu d'histoire mythologique du Japon, par M. J. Klaproth. Paris: Oriental Translation Fund of Great Britain and Ireland. --Du kopioj de tiu malofta libro estas nun disponeblaj interrete: (1) el la biblioteko de la University of Michigan (January 30, 2007); kaj (2) de la biblioteko de Stanford University (June 23, 2006). Alklaku ĉi tien por legi la originalan tekston en la franca.
- Varley, H. Paul , ed. (1980). [Kitabatake Chikafusa (1359)], Jinnō Shōtōki ("A Chronicle of Gods and Sovereigns: Jinnō Shōtōki of Kitabatake Chikafusa" translated by H. Paul Varley). New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-04940-4