Saria
Saria (greke Σαρία) estas insulo en Grekio. Ĝi estas roka vulkana insulo, ĉe la norda pinto de insulo Karpathos, ilin dividas 100 m larĝa, 1,5 m profunda markolo. Tiu markolo formiĝis pro tertremo, antaŭ tio la du insuloj estis unuecaj.
Saria | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Insularo | Dodekanesoj | |
Geografia situo | 35° 51′ 35″ N, 27° 12′ 35″ O (mapo)35.85972222222227.209722222222631Koordinatoj: 35° 51′ 35″ N, 27° 12′ 35″ O (mapo) | |
| ||
Longo | 8 km | |
Larĝo | 4,5 km | |
Areo | 19 km² | |
Plej alta loko | Pachy Vouno (Παχύ Βουνό)[1] 631 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Saria longas 8 km, larĝas ĝis 4,5 km kaj havas la surfacon de ĉ. 19 km². La roka kaj kava insulo havas pinton en 631 metroj.
Administre, ĝi estas parto de la komunumo de Olimpos.
La insulo estas fakte neloĝata, sed laŭ censo de 2001, loĝas tie 22 personoj. Oni paŝtis tie ŝafojn, kaprojn.
Tie apenaŭ vivas bestoj, plantoj, karakterizas ĝin rokaj klifoj. Tie nestas la kliffalko.
Oni trovis tie la ruinojn de la antikva urbo Nisiros.
Notoj
redakti- ↑ (2006) Karte 201, Κάρπαθος-Κάσος / Karpathos-Kasos, 1:60.000. Athen: Road Editions. ISBN 960-8481-02-3.