Santa Clara (Kubo)
Santa Clara estas la ĉefurbo de la provinco Villa Clara en Kubo (kiu kune kun la provincoj Cienfuegos kaj Sancti Spiritus konsistigis la antaŭan provincon Las Villas). Ĝi havas ĉirkaŭ 217.000 enloĝantojn (1994). Estas komerca centro kaj ankaŭ havas flughavenon. La bovbredado estis la tradicia ekonomia aktivaĵo ĝis la 19-a jarcento kiam sukerkano iĝis grava. Santa Clara, la provinca ĉefurbo estis fondita la 15-an de julio 1689. La urbo estis gvidata de la komandanto Che Guevara en decembro 1958 dum la revolucio gvidata de Fidel Castro kontraŭ Fulgencio Batista.
La Centra Universitato de Las Villas troviĝas oriente de la urbo.
En la Placo de la Revolucio estas la maŭzoleo konstruita de la skulptisto José Delarra, dediĉita al Ernesto Guevara de la Serna (Che Guevara).
Santa Clara | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo municipo de Kubo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Patria, prosperidad y familia | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 50100 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 247 436 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 481 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 24′ N, 79° 57′ U (mapo)22.406666666667-79.953055555556Koordinatoj: 22° 24′ N, 79° 57′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 125 m [+] | ||||
Areo | 514 km² (51 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santa Clara, Cuba [+] | |||||
Famuloj
redakti- József Vándor (monaĥo) mortis en Santa Clara