Sankta Izabela de Francio
Tiu ĉi artikolo temas pri la katolika sanktulino Izabela de Francio. Ne konfuzu kun anglia reĝedzino Izabela de Francio aŭ kun alia Sankta Izabela. |
Izabela de Francio (naskiĝis en marto 1225, mortis la 23-an de februaro 1270) estis la filino de la franca reĝo Ludoviko la 8-a. Ŝi estis pli juna fratino de reĝo Ludoviko la 9-a de Francio (Sankta Ludoviko) kaj de Alfonso, grafo de Poitiers, kaj pli maljuna fratino de la reĝo Karolo la 1-a de Sicilio. En 1256 ŝi fondis la monaĥinan ordenon Ordo Sanctae Clarae regulae Urbani IV ("ordeno de la sanktulino Klara el Asizo laŭ reguloj de papo Urbano la 4-a"), kategoriigitan kiel parton de la ordeno de franciskaninoj, kun centra monaĥinejo en parto de la Arbaro de Rouvray nun nomata la Bois de Boulogne, okcidente de Parizo. Pro sia malsano, ŝi ne povis sekvi la tutajn regulojn de la ordeno. Oficiale la Katolika Eklezio konsideras ŝin beatulino, ŝia kanonizo estas ankoraǔ pritraktata. Tamen ŝi estas honorigata kiel sanktulo de la Franciskanoj.
Beata | ||
Izabela de Francio | ||
---|---|---|
Fondinto de monaĥina ordeno | ||
Persona informo | ||
Isabelle de France | ||
Naskiĝo | 1225 en Parizo | |
Morto | 23-an de februaro 1270 en Abatejo Longchamp | |
Tombo | Abatejo Longchamp vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Rektaj kapetidoj vd | |
Patro | Ludoviko la 8-a vd | |
Patrino | Blanka de Kastilio vd | |
Gefratoj | Ludoviko la 9-a, Robert I, Count of Artois (en) , Alfonso de Poitiers, Karlo la 1-a de Napolo kaj John Tristan, Count of Anjou and Maine (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥino vd | |
Beatulino | ||
Honorata en | Katolika eklezio | |
Beatigo | 1521 | |
Kanonizo | 1696 (?) | |
Festotago | 22-a de februaro | |
Patroneco | Malsanuloj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |