Sanatorno (Jalta municipo)
Sanatorno (antaŭe Melas, ruse Санаторное, ukraine Санаторне, krime-tatare Melas) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, apartenas al la Forosa komunumo. La loĝloko situas 3 kilometrojn oriente de Foroso, 39 kilometrojn okcidente de Jalto kaj estas grava ripoz- kaj kurac-loko.
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Sanatorno ruse Санаторное ukraine Санаторне krime-tatare Melas | |||
Apartenas al: | Jalta municipo, Forosa komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 24′ N, 33° 49′ O (mapo)44.39833333333333.809166666667Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 49′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~50 m | ||
Loĝantaro: | 531 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98692 | ||
Telefonkodo: | +380-654 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Melas | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Post la anekso de Krimeo fare de Rusia Imperio la tero, kiun nun okupas la loĝloko, apartenis al L. A. Perovskij (rusuja politikisto); post lia morto la tero transiris al fama rusa verkisto A. K. Tolstoj.
Dum sovetia tempo la loĝloko evoluis kiel ripoz- kaj kurac-loko. Ĉi tie estas 3 sanatorioj (unu el ili - porinfana). Vidindas la palaco de Perovskij (arkitektura monumento; ĝin nun okupas unu el la domoj de la sanatorio "Melas") kaj la parko.
Apud la loĝloko troviĝas bela natur-monumento - la monto "Drako", kiu havas tre bizaran aspekton. La aŭtovojo Sebastopolo-Teodozio trairas la monton helpe de 150-metra tunelo.
La loĝlokoj de la Jalta municipo | |||
---|---|---|---|
Urboj | Alupko • Jalto | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Beregovo • Foroso • Gaspro • Golubozalivo • Gurzufo • Kacivelo • Koreizo (kun Misĥoro) • Krasnokamenko • Kurpato • Livadio • Masandro • Nikito • Oreando • Otradno • Parkovo • Ponizovko • Sanatorno • Simeizo • Sovetsko • Vinogradno • Vosĥodo | ||
Vilaĝoj: | Opolznevoje | ||
Loĝloketoj | Gornoje • Danilovka • Kujbiŝevo • Linejnoje • Oliva • Oĥotniĉje • Partizanskoje • Visokogornoje |