San Vicente de Arévalo
San Vicente de Arévalo [sanbiZENte deaREbalo] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. San Vicente de Arévalo estas komprenebla kiel Sankta Vincento de Arévalo
San Vicente de Arévalo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05217 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 166 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 4° 48′ U (mapo)40.967777777778-4.8Koordinatoj: 40° 58′ N, 4° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 877 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Vicente de Arévalo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 172 loĝantojn. Ĝi perdis 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 47 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Langa, Nava de Arévalo, Donjimeno, Cabezas de Alambre, Pedro-Rodríguez kaj Tiñosillos.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).