San Juan de Pasto
San Juan de Pasto, pli mallonge Pasto estas urbego, universitata urbo (ekde 1964) kaj diocezo en okcidenta Kolombio, en departemento Nariño, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi estas administra, kultura, trafika kaj religia centro de la regiono ekde la koloniaj tempoj.
San Juan de Pasto | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Kolombio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 520001–520099 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 410 835 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 348 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 1° 13′ N, 77° 16′ U (mapo)1.21-77.274722222222Koordinatoj: 1° 13′ N, 77° 16′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 527 m [+] | ||||
Areo | 1181 km² ( 118 100 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pasto [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 477,540 en 2013
- Supermara alteco: 2527 m
- Areo: 1181 km²
- Telefonkodo: 57 + 2
- Poŝtkodo: 520001-520099
- Horzono: UTC – 5
- 01° 12′ 28″ N 77° 16′ 38″ U / 1.20778 °N, 77.27722 °U (mapo)
Geografio
redaktiSan Juan de Pasto etendiĝas en fekunda altebenaĵo ĉe bazo de la vulkano Galeras (ofte funkcianta, 4276 metrojn alta). Santiago de Cali troviĝas 261, Ibagué 425, Pereira 437, Bogoto 518, Villavicencio 521, Bucaramanga 803, Cúcuta 911, Kartageno (Kolombio) 1040, Soledad (Atlantiko) 1114, Barranquilla 1119, Santa Marta 1167 km.
Historio
redaktiPasto estis fondita en 1539 fare de hispana leŭtenanto, sed poste alia hispano movis la vilaĝon al la nuna loko. Pasto evoluis por komerca, agrikultura kaj oro-mineja centroj de la regiono.
Trafiko
redaktiPasto situas laŭ la Ŝoseo Tut-Amerika. La urbego estas pordo al Ekvatoro.
Klimato
redaktiEn Pasto la averaĝa temperaturo varias en la plena jaro inter 9-17 °C. Jare pluvas po 780 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- [1] hispane
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- [2][rompita ligilo] angle