Saint-Paul (pariza metrostacio)
Saint-Paul [sɛ̃ pɔl] estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo; ĝi situas en la 4-a arondismento de Parizo. Ĝi havas kroman nomon Le Marais.
Saint-Paul | |||
---|---|---|---|
Le Marais | |||
Kajoj de la stacio (direkte al Hôtel de Ville)
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 4-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 19″ N, 2° 21′ 38″ O (mapo)48.8551436006392.3606533540336Koordinatoj: 48° 51′ 19″ N, 2° 21′ 38″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 4 295 823 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 6-a de aŭgusto 1900 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 1210 | ||
Metro-linio | |||
Stacio
redaktiLa stacio eltiras sian nomon el sia proksimeco kun Strato Saint-Paul (Sankta Paŭlo) kaj Preĝejo Saint-Paul-Saint-Louis.
Alirejoj
redaktiLa elirejo de la stacio troviĝas ĉe la pinto, kie Strato Saint-Antoine fariĝas Strato Rivoli.
Tiu metrostacio disponas pri rulŝtuparo nur sur la kajo en direkto al Château de Vincennes. Estas neniu en la alia direkto. Ĉe la orienta ekstremaĵo de la loko kie eliras la rulŝtuparo, kelkfoje nomita « Placo Saint-Paul », troviĝas aeruma ellaso formanta lumkondukan aperturon kiu ebligas vidi iom da taglumo ĉe la orienta ekstremaĵo de la stacio.
Interkonektoj
redakti- RATP 67, 69, 76, OpenTour
- N11, N16
Proksime
redaktiLa stacio priservas la centron de Le Marais, kaj pli specife Liceon Charlemagne kaj Liceon Sophie-Germain, Straton des Rosiers, Straton Saint-Antoine, la komencon de Strato Rivoli.
Ĝi ankaŭ estas proksima al la Urbodomo de la 4-a arondismento kaj al Placo de la Vogezoj.
Bildgalerio
redakti-
Lumkonduka aperturo ĉe la orienta ekstremaĵo
-
Strato Rivoli kaj Placo Saint-Paul
-
Enir-fosto
-
Enir-fosto
-
Eliro per rulŝtuparo
-
Knabinoj ĉe metrostacio Saint-Paul