Ségur (pariza metrostacio)
Ségur [seɡyʁ] estas stacio sur linio 10 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 7-a kaj 15-a arondismentoj de Parizo.
Ségur | |||
---|---|---|---|
UNESCO | |||
Stacio Ségur sur linio 10
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 7-a / 15-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 51″ N, 2° 18′ 25″ O (mapo)48.8474341650782.3068526387215Koordinatoj: 48° 50′ 51″ N, 2° 18′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 100 151 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 29-a de septembro 1937 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 0204 | ||
Metro-linio | |||
Stacio
redaktiLa stacio estis malfermita en 1937. Malgraŭ sia nomo, ĝi situas sur Avenuo de Suffren, Avenuo de Ségur situante kelkcent metrojn apude.
La stacio eltiras sian nomon el markizo Philippe Henri de Ségur (1724-1801) kiu estis marŝalo de Francio kaj ŝtata sekretario pri milito de 1780 ĝis 1787. Ségur estas nomo pli konata per romanoj de lia bo-nepino, Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur (1799-1874), inter kiuj troviĝas: Les Malheurs de Sophie (La Malfeliĉaĵoj de Sofia), Mémoires d'un âne (Memoraĵoj de Azeno), Les Petites Filles modèles (La Modelaj Knabinetoj).
Interkonektoj
redaktiLa stacio disponas pri neniu interkonekto kun busoj de RATP.
Proksime
redaktiLa stacio troviĝas apud UNESKO, sur Avenuo de Breteuil, fama avenuo iranta al Hotelo de la Invalidoj, kaj Militista Akademio, ĉe la ekstremaĵo de Marsa Kampo.