Sándor János Petőfi
Sándor János Petőfi [ŝAndor jAnoŝ petOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petőfi Sándor János estis hungara lingvisto, profesoro, instruisto, membro (ekstera (2007)) de Hungara Scienca Akademio. Lia duopa persona nomo faras diferencon de la plej granda hungara poeto Sándor Petőfi.
Sándor János Petőfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1931 en Miskolc |
Morto | 10-an de februaro 2013 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • itala • germana • sveda • angla • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1955) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto universitata instruisto |
Sándor János Petőfi [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1931 en Miskolc, li mortis la 10-an de februaro 2013 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSándor János Petőfi frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Universitato Lajos Kossuth en 1955 kaj 1961, fine li akiris sciencan gradon Ph.D en Umeå. Inter 1955-1964 li instruis en diversaj mezlernejoj de Debrecen kaj Budapeŝto, poste li laboris en lingvista instituto. Ekde 1969 li esploris en Göteborg, poste en Konstanz. Li doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, poste ĝis 1989 li estis katedrestro en universitato en Bielefeld (foje li estis ankaŭ dekano), baldaŭ ĝis la emeritiĝo en 2006 en Macerata. Li okupiĝis pri analizado de tekstoj. Li ricevis hungaran premion en 1996.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Transformationsgrammatiken und eine ko-textuelle Texttheorie (1971) - ankaŭ disertaĵo por la doktoriĝo (hungare en 2004: A szöveg mint komplex jel)
- A jelentés értelmezéséről és vizsgálatáról. A mondatszemiotikától a szövegszemiotikáig (1994) - studoj
- Egy poliglott szövegnyelvészeti-szövegtani kutatóprogram (1997)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto
- itallingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine