Rivero Cesar
La rivero Cesar [seSAR] estas rivero norde de Kolombio kiu elfluas en la montoj de la Sierra Nevada de Santa Marta, en la municipo San Juan del Cesar, Departemento La Guajira, poste trapasas la teritorion de la Departemento Cezaro de nordo al sudo kaj elfluas en la Ciénaga de Zapatosa, zono de la depresio momposina.[1]
Rivero Cesar | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 280 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Kolombio |
Regionoj | [[]] |
Ĝi etendas tra proksimuma areo de 310 km².
Ties fluejo separas la areon de la Sierra Nevada de Santa Marta disde la ĉefa montaro Andoj, partikulare disde la Cordillera Oriental formante la valon de la rivero Cesar aŭ valo de la Kaciko Upar.
La rivero Cesar estas nutrita de variaj rojoj kiuj elfluas en la Sierra Nevada de Santa Marta kaj en la Serranía del Perijá. La ĉefa alfluanto de la rivero Cesar estas la rivero Ariguaní, kiu havas longon de 183 km. Aliaj gravaj alfluantoj estas la riveroj Badillo, Guatapurí (85 km) kaj Cesarito.
Valledupar estas la plej grava urbo laŭ ties fluejo.
Referencoj
redakti- ↑ Banco de la República: CEER-Cartagena - El río Cesar Alirita la 29an de Januaro 2017.