Reschensee
La lago Reschensee (germane, prononco "Reŝnze", itale Lago di Resia) estas akvorezervujo en la komunumo Graun [prononco "Graŭn"] en la sudokcidento de la plejparte germanlingva regiono Sudtirolo en norda Italio. La rezervujo por 120 milionoj da m³ da akvo en alpa valo bariĝis inter la jaroj 1949 kaj 1950, ĝi longas 6 kilometrojn kaj en la plej larĝaj lokoj larĝas pli-malpli kilometron. La vilaĝoj Reschen, Graun (la vilaĝa kerno kaj la vilaĝoparto Spin) plus Sankt Valentin auf der Haide (ties vilaĝoparto Kaschon) situas rekte ĉe la laga bordo.
Reschensee / Lago di Resia | ||
---|---|---|
la lago Reschensee kun inundita preĝeja turo
| ||
baraĵlago • lago | ||
Situo | regiono Vinschgau / Val Venosta, Sudtirolo, Italio | |
Speco de la lago | akvorezervujo (konstruita dum la jaroj 1949/1950) | |
Ĉefaj fontoj | Adiĝo (Etsch / Adige), Rojenbach, Karlinbach | |
Ĉefaj elfluoj | Adiĝo (Etsch / Adige) | |
Setlejoj | Reschen, Graun, Sankt Valentin auf der Haide | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° 48′ 12″ N, 10° 31′ 46″ O (mapo)46.80333333333310.529444444444Koordinatoj: 46° 48′ 12″ N, 10° 31′ 46″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 67,7 ha | |
Maksimuma longo | 6 km | |
Maksimuma larĝo | 1 km | |
Akva volumeno | 120 milionoj da m³ | |
Iom sude de la alpa pasejo Reschenpass ĝis la barigo de la rezervujo ekzistis tri naturaj lagoj: Reschensee, Mittersee (aŭ Grauner See) kaj Haidersee. Dum la akvobarigo la tuta historia vilaĝo Graun kaj plejparto de la historia vilaĝo Reschen subakviĝis - do la du samnomaj vilaĝoj rande de la nuna akvorezervujo estas novaj konstruoj. 163 domoj tiam detruiĝis kaj 523 hektaroj de agrikultura areo inunditaj. Nuntempe nur la historia preĝeja turo de la eksa vilaĝo Graun meze de la lago indikas pri la eksaj loĝiĝo de la valomezo.
La lago iĝis fama loko por akvosporto, interalie por velado kaj breta velado, aparte tamen ankaŭ por kajta surfado.