Renacer
fantazia, trilera, drama hispana filmo de 1981 reĝisorita de Bigas Luna
Renacer (Renaskiĝi) estas fantazia, trilera, drama hispana filmo de 1981 reĝisorita de Bigas Luna, kaj ĉefrolulita de Dennis Hopper, Michael Moriarty kaj Francisco Rabal.
Renacer | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Renacer |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 27 sep. 1981 |
Ĝenro | filma dramo, suspensa filmo, fantasta filmo, horora filmo |
Kameraado | Juan Ruiz Anchía |
Reĝisoro(j) | Bigas Luna |
Scenaro | Robert Dunn • Bigas Luna • Àngel Jové i Jové • Consol Tura i Soteras |
Muziko de | Scott Harper |
Rolantoj | Dennis Hopper • Michael Moriarty • Francisco Rabal • Robert Dunn • Antonella Murgia • Xabier Elorriaga |
IMDb | |
Intrigo
redaktiViro malkovras, ke lia fianĉino havas la stigmatojn de la krucumo (en piedoj kaj manoj). El tiu momento li klopodos protekti ŝin el ambicia televida predikisto kiu intencas ekspluati la "miraklon" por enspezi monon.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Dennis Hopper, Rev. Tom Hartley
- Michael Moriarty, Mark
- Antonella Murgia, Maria
- Francisco Rabal, Giacomo
- Kit Massengill, Reed
- Jo Perkins, ŝminkistino
- Charles Bacarisse, Charles
- Xabier Elorriaga, reklamisto
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Renacer (película) en la hispana Vikipedio.