Rastro[1] (aŭ sarkilo) laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas malpeza hakfosilo, kies ferplato estas fiksita orte aŭ akutangule al la tenilo. Ĉar ĝia ferplato estas triangula oni ofte nomas ĝin pikfosilo.
Rastranta kamparano.Disverformaj fosilaj ferplatoj, Centro Etnográfico de Soutelo de Montes, Pontevedra
Laŭ ties formo, ĝi povas esti:
el maldika ferplato, kiu estas pintigita aŭ iom obtuza, servante por prilabori la plantojn
el pli dika ferplato, kojnoforma, uzata por elsarkado de la fiherboj
dubranĉa aŭ cepa rastro, uzata en ŝtonozaj grundoj aŭ ĉe kun plantoj forte surkreskata grundo, ĉe neplugeblaj deklivaj grundoj kaj vitoj.